tranc/o PV
tranco
Escepte intensa stato
de konscio, karakterizita de fokusita koncentriĝo
ĉe samtempa profunda malstreĉiĝo kaj malŝaltiĝo de logike reflektiĝanta racio,
ofte celata en religioj kaj spiritualismo:
tradiciaj medicinistoj afrikaj estis rigardataj kiel ŝamanoj, sorĉistoj,
eĉ ĉarlatanoj, kiuj kunmiksis superstiĉojn, religiajn tradiciojn, trancojn, esoterajn ritojn
[1];
(figure)
kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn
velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon […] al la ĉina vazo kun magiaj signoj,
enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj
[2].
ekstazo
1.
Monato, Donald Broadribb: Kial
la malestimo je la afrika medicino?
2. Monato, Frank Roger: La brulanta virino
2. Monato, Frank Roger: La brulanta virino
- angle:
- trance
- beloruse:
- транс
- ĉeĥe:
- bezvědomí, polospánek, trans
- france:
- possession (transe), transe
- germane:
- Trance
- hispane:
- trance
- hungare:
- transz, önkívület
- japane:
- 神がかり状態 [じんがかりじょうたい], 入神状態 [はいかみじょうたい], トランス
- katalune:
- trànsit
- nederlande:
- trance
- portugale:
- transe
- ruse:
- транс
- slovake:
- bezvedomie, polospánok, tranz
- ukraine:
- транс