*grinc/i
*grinci
(ntr)
- Brui akre, malagrable kaj tre akute pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto: grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron […] — min amuzas la kolerego de virino [1]; Likon komencis grinci (prefere grincigi) la dentojn en senforta kolero [2]; oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro [3]; sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo [4]; la granda industriejo […] muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis [5]; la ĉenoj de vaporkranoj grincas kaj krakas [6]; la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj Metrop ; grincis la fosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn [7]. knarikriĉi, tinti
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVIII

- angle:
- make a grinding sound, grind, creak, squeak
- beloruse:
- рыпець, скрыгатаць, скрыпець
- ĉeĥe:
- skřípat
- ĉine:
- 牙齒咬得咯咯響 [yáchǐyǎodégēgēxiǎng], 咬牙切齒 [yǎoyáqièchǐ]
- france:
- crisser (en émettant un son suraigu), couiner (en émettant un son suraigu), grincer (en émettant un son suraigu), striduler
- germane:
- knirschen, kreischen
- hispane:
- rechinar, chirriar
- hungare:
- csikorog, nyikorog
- japane:
- きしむ
- katalune:
- grinyolar, carrisquejar, xerricar
- nederlande:
- knarsen
- portugale:
- ranger
- ruse:
- скрипеть, скрежетать
- slovake:
- škrípať
- ukraine:
- скреготати, скреготіти, скрипіти
grinco, grincado
- Ago grinci: grincado de segiloj [8]; eksilentis la grinco de la veturilaj radoj [9]; el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco [10].
8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĈAPITRO VII
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĈAPITRO VII
- beloruse:
- скрогат, скрыгат, рыпеньне
- germane:
- Knirschen, Kreischen
- japane:
- きしむ音 [きしむおと]
grincigi
- Fari, ke io grincu: mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn [11]; li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn [12]; li rapide […] eliris tre ĝentile:– humilan saluton! (sed interne li grincigis siajn impulsojn) [13].
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:9
12. La Nova Testamento, Marko 9:18
13. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
12. La Nova Testamento, Marko 9:18
13. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
- beloruse:
- рыпець (чымсьці), скрыгатаць (чымсьці)
- france:
- faire grincer
- germane:
- knirschen lassen
- hungare:
- csikorogat, nyikorogat
- japane:
- きしませる
- katalune:
- fer grinyolar
- nederlande:
- doen knarsen
- portugale:
- fazer algo ranger