filistr/o Z PV

filistro

1.
Homo sen idealo, kiu zorgas nur pri ĉiutagaj, vulgaraj aferoj, kaj estas indiferenta pri altaj, noblaj ideoj: Hej, kiel ŝprucis la fajreroj, // Se kun filistroj ni petolis! // Knabinoj virtaj en kameroj // Sin riglis dum ni preterbolis [1]; vi povas eĉ nomi min sentimentala filistrino […] Metrop ; ne ekzistas en Eŭropo tiu sensanga filistro, kiu tolerus tiun medion [2]; Marta estis eta filistrino, kiu pale floris en la marĉo de la banko [3]. ANT:artisto, intelektuloVD:burĝo4, materialisto, mediokrulo
2.
Tiu, kiu ne estas studento de universitato, aŭ ne militisto; fiburĝo.
angle:
1. philistine
ĉeĥe:
 filistr, omezenec, zpátečník, úzkoprsý člověk, šosák
france:
1. béotien, philistin (personne vulgaire, conformiste) 2. péquin
germane:
1. Spießbürger 2. Philister, Zivilist
hispane:
1. filisteo
hungare:
1. nyárspolgár 2. filiszter
katalune:
1. filisteu 2. burgés, paisà (despect.)
nederlande:
 filister, bourgeois
portugale:
 filisteu, burguês
ruse:
 филистер, обыватель, мещанин
slovake:
 filister, obmedzenec, spiatočník
ukraine:
 філістер, обиватель, міщанин, обмежена особа

filistra

Nur zorganta pri ĉiutagaj, vulgaraj aferoj, ne interesiĝanta pri aferoj de arto kaj klero: super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj Metrop ; li konfesis ĉiujn siajn herezajn pensojn, parolis […] pri sia fuĝo el la ĉefurbo de la filistra ordo [4]; [ili] firmtenas la ŝanceliĝantajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, ĉar ili timas, ke ankoraŭ tute aliaj aferoj povus ekŝanceli [5]. VD:bagatelema, etanima, pedanta, proza
germane:
 spießig

administraj notoj