10ĉeĥ/o PIV1
10ĉeĥo
- 1.
- Ŝtatano de Ĉeĥujo: mi havas sufiĉe da kontaktoj kun sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ĉeĥoj [1]; la svisoj, la ĉeĥoj kaj poloj tion tute same faras [2]; kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado [3].
- 2.
- Homo kun ĉeĥa nacieco: novelojn kaj rakontojn publikigis la Ĉeĥo Vladimir Vana [4]; [ilia] gepatra lingvo konas nur tri gradojn de vokala vasteco (ĉeĥoj, kroatoj, grekoj, japanoj k.m.a.) [5]; kelkaj (precipe maljunaj) citavanoj konsideras sin ĝis nun moravianoj, dum la plimulto sentas sin bohemianoj (aŭ la junaj prifajfas tion, konsiderante sin ĉeĥoj) [6].
1.
Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, III
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 39
3. Monato, La Fino De La Mondo Komencigxas En Sarajevo, 93/10
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
5. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
6. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo (2), 2009
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 39
3. Monato, La Fino De La Mondo Komencigxas En Sarajevo, 93/10
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
5. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
6. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo (2), 2009
- angle:
- Czech
- beloruse:
- чэх
- bulgare:
- чех
- ĉeĥe:
- Čech
- ĉine:
- 捷克人 [jiékèrén]
- france:
- Tchèque (subst.)
- germane:
- Tscheche
- hebree:
- הרפובליקה הצ'כית
- indonezie:
- Cek
- itale:
- ceco (sost.)
- japane:
- チェコ人 [チェコじん]
- nederlande:
- Tsjech
- norvege:
- tsjekker
- pole:
- Czech, pepik (pot.)
- ukraine:
- чех
10ĉeĥa
- angle:
- Czech
- beloruse:
- чэскі
- bulgare:
- чешки
- ĉeĥe:
- český
- ĉine:
- 捷克語 [jiékèyǔ]
- france:
- tchèque (adj.)
- germane:
- tschechisch
- hebree:
- צ'כי
- itale:
- ceco (agg.)
- japane:
- チェコの [ちぇこの]
- nederlande:
- Tsjechisch
- norvege:
- tsjekkisk
- pole:
- czeski
- ukraine:
- чеський
10Ĉeĥujo
- angle:
- Czechia, Czech Republic
- beloruse:
- Чэхія
- bulgare:
- Чехия
- ĉeĥe:
- Česko, Česká republika
- ĉine:
- 捷克 [jiékè], 捷克共和国 [jiékègònghéguó]
- france:
- Tchéquie, République tchèque
- germane:
- Tschechien
- hispane:
- República Checa
- indonezie:
- Republik Ceko
- itale:
- Cechia, Repubblica Ceca
- nederlande:
- Tsjechië, Tsjechische Republiek
- norvege:
- Tsjekkia, Tsjekkisk Republikk
- pole:
- Czechy, Republika Czeska
- portugale:
- República Checa
10ĉeĥoslovaka
- Rilata al ĉeĥoslovakoj, al Ĉeĥoslovakujo: la ĉeĥoslovaka skolo montriĝis ankoraŭ vivanta, kvankam ĝi povis ĝis antaŭnelonge nur tre malmulton eldoni enlande [10]; en 1935 aperis cetere ĉeĥoslovaka Antologio [11]; Pitter estis ekzilita de la komunista ĉeĥoslovaka registaro kaj lia entrepreno devis daŭri sen li [12].
10.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
12. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
12. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
- beloruse:
- чэхаславацкі
- germane:
- tschechoslovakisch
10ĉeĥoslovako
- Civitano de Ĉeĥoslovakujo: fine, ankaŭ la Bulgaroj kaj Ĉeĥoslovakoj devis cedi al la oficiala klarigo, ke necesas nun dediĉi sin al pli urĝaj taskoj ol flegado de internacia lingvo, ke dum konstruado de socialismo simple ne estas loko por Esperanto [13].
- beloruse:
- чэхаславак
- germane:
- Tschechoslovake
10Ĉeĥoslovakujo
- Eksa ŝtato (1918-1992) situanta en Mezeŭropo, en la teritorio de nuntempaj Ĉeĥujo kaj Slovakujo; Ĉeĥoslovakio: Esperanto en Ĉeĥoslovakujo dum la germana okupado [14]; hejme sin sentis nek la slovakoj en la tiel nomita Hungarujo, lando de hungaroj, nek la hungaroj en Ĉeĥoslovakujo, lando de ĉeĥoj kaj slovakoj [15].
14.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
15. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
15. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
- angle:
- Czechoslovakia
- beloruse:
- Чэхаславакія
- ĉeĥe:
- Československo
- france:
- Tchécoslovaquie
- hispane:
- Checoslovaquia
- nederlande:
- Tsjechoslowakije
- norvege:
- Tsjekkoslovakia
- pole:
- Czechosłowacja
administraj notoj
Ĉ~ujo:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.