Ĉeĥoslovaki/o PIV2
Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakujo:
la oficiala doktrino de la nove formiĝinta ŝtato Ĉeĥoslovakio en 1918 estis bazita sur la ideoj
de Hus
[1];
Havel verkis la teatraĵon en la jaro 1965 kaj li kvazaŭ antaŭvidis
per ĝi la pluan politikan evoluon en la tiama Ĉeĥoslovakio: venis la
jaro 1968 kun granda espero pri la politikaj ŝanĝoj, sed post la
21a de aŭgusto kaj poste en la jaro 1969 ĉio revenis en la malnovajn
relojn, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj
[2];
fojfoje mi ricevis cenzuritan leteron de esperantisto
en Ĉeĥoslovakio, kiu kontraŭvole metis en sian koverton esperantlingvan
propagandan ĵurnalon, presitan sur maldikega papero,
kiu konforme al la leĝo devis akompani la leteron
[3].
1.
Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
2. Monato, Jiří Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro
3. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj
2. Monato, Jiří Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro
3. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj
- angle:
- Czechoslovakia
- beloruse:
- Чэхаславакія
- france:
- Tchécoslovaquie
- germane:
- Tschechoslowakei
- japane:
- チェコスロバキア
- nederlande:
- Tsjechoslowakije
- norvege:
- Tsjekkoslovakia
- pole:
- Czechosłowacja
- ukraine:
- Чехословаччина