brutal/a PIV1
brutala
(malofte)
- 1.
-
Senbride perforta:
kiam komenciĝis tiuj brutalaj masakroj, UN retiris siajn blukaskulojn
[1];
en multaj partoj de l' mondo milito pro akvo povus fariĝi brutala realaĵo
[2];
kanajloj brutale atakis kaj mortigis blankhaŭtan anglan vizitanton, kiu promenis
laŭ dublina strato kun sia afrikdevena edzino, supozeble ĉar ili ne aprobis
kuniĝon de blankulo kaj neblankulino
[3].
kruela
- 2.
- (figure)
Malmilda:
pardonu mian brutalecon, sed en via artikolo pli videblas la tipa CNN-a kaj
BBC-a temaro, kiun mi ofte vidas televide, ol vere objektivecserĉa laboro
[4];
post la film' mi provis kisi ŝin
sed ŝi batadis min brutale
[5];
ni multe aŭdas pri brutalaj viroj en tuta mondo, pri
malmoraleco de edzoj
[6].
kruda3, bruska, drasta, drakona
1.
Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
2. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
3. Garbhan MacAoidh: Radio por unu mondo, Monato, 2000/09, p. 12
4. Monato, Adrien Durandard: Dio, benu Usonon! (4), 2003
5. La Mondanoj: Muskola belulino, 1995
6. S. Vivekananda, trad. R. Rudzitis, trad. Z. Z.: Karma Jogo, [vidita en 2008]
2. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
3. Garbhan MacAoidh: Radio por unu mondo, Monato, 2000/09, p. 12
4. Monato, Adrien Durandard: Dio, benu Usonon! (4), 2003
5. La Mondanoj: Muskola belulino, 1995
6. S. Vivekananda, trad. R. Rudzitis, trad. Z. Z.: Karma Jogo, [vidita en 2008]
- angle:
- 2. brutal
- beloruse:
- брутальны, жорсткі
- ĉeĥe:
- brutální, brutální, hrubý, násilnický, ukrutný
- ĉine:
- 1. 強暴 [qiángbào], 残酷 [cánkù] 2. 不講理 [bùjiǎnglǐ], 血腥 [xuèxīng], 残 [cán]
- germane:
- brutal
- hebree:
- אַכְזָרִי
- nederlande:
- 2. brutaal
- pole:
- 2. brutalny
- slovake:
- bezohľadný, hrubý
- ukraine:
- брутальний, грубіянський, грубий, жорстокий, звірський