2balon/o

balono

1.
Flugaĵo el membrano plenigita per malpeza gaso:
a)
AVI Aerostato: la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi [1]; mi jam ellasis tiom da gaso el mia balono ke mi ne povis releviĝi [2]; por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn [3]; li starigis mondrekordon, saltante el balono en alteco de 39 km kaj bonorde alteriĝante en usona dezerto [4].
b)
SPO Ludilo, el kaŭĉuko, diverskolora, kolbas- aŭ glob-forma, kiun oni plenblovas per aero aŭ per gaso kaj tenas per longa maldika ŝnureto: grupo de volontuloj sukcesis krei per 20 000 balonoj gigantan polpon kaj flugigi ĝin [5]; nubetoj videblis sur la firmamento similaj al infanaj balonoj [6]. VD:pilko
c)
(figure) Provbalono2: ni faris sciigon pri nia afero nur kiel „provan balonon“ [7]; la „sveda” modelo estis balono por testi la reagojn de la aliaj [8].
2.
KEM Vitra sferoforma vazo uzata en ĥemio. VD:retorto
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la alveno de la sorĉisto“
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Parakosmo, 2004
4. Monato, Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, 2013
5. Monato, pp: La flugigo de oktopodo, 2005
6. Monato, Julian Modest: Nina kaj la knabo, 2008
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront
8. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
angle:
1.a balloon 1.b balloon 2. flask
beloruse:
1. паветраная куля, паветраны шар, аэрастат, балён (паветраны) 2. гляк, коўба, колба
bulgare:
1.b балон
ĉeĥe:
balon, baňka
ĉine:
1. 脑袋瓜 [nǎodàiguā], 气罐 [qìguàn], 气瓶 [qìpíng], 球形玻璃容器 [qiúxíngbōliróngqì], 气球 [qìqiú] 2. 玻璃烧瓶 [bōlishāopíng]
france:
1.a ballon (aérostat), aérostat 1.b ballon (jouet qui flotte en l'air) 2. ballon (vase sphérique)
germane:
Ballon 1.c Testballon 2. Glaskolben
greke:
1.b αερόστατο
hebree:
בַּלוֹן
hispane:
1.a globo 1.b balón
hungare:
1.a léggömb (jámű) 1.b léggömb (játék) 2. lombik
indonezie:
1.b balon
itale:
1.a pallone (aerostato), aerostato 1.b palloncino 2. matraccio
japane:
気球 [ききゅう], 風船 [ふうせん], 球形フラスコ [きゅうけいフラスコ]
nederlande:
1.a ballon, luchtballon 1.b ballon 2. retort, kolf (retort)
pole:
1.a balon 1.b balonik
ruse:
1.a воздушный шар, аэростат, баллон 1.b воздушный шарик 2. реторта
slovake:
banka (nádoba)
ukraine:
балон, повітряна куля, аеростат

baloneto

Balono1.b: en britaj butikoj mi vidis dinosaŭrajn afiŝojn, librojn, balonetojn, puzlojn […] [9]; infanoj de ĉiuj klasoj staris kun kolora flageto, kolora rubando, floreto aŭ baloneto en la mano [10].
beloruse:
паветраная кулька, паветраны шарык
germane:
Luftballon
japane:
風船 [ふうせん]
ukraine:
повітряна кулька (іграшка)

provbalono

1.
MET Balono 1.a, uzata por esplori la atmosferon kaj sendi mezurojn.
Rim.: Por ĉi tiu senco la termino „sondobalono“ aperas en PIV1. Estas tamen strange limigi „provbalono“ al la nura figura senco.
2.
(figure) Prova diro aŭ faro, farita por ekscii ies opinion: li flugigis provbalonon (diris ion nur por ekscii pri la reago) [11].
11. Wouter Pilger: Slango kaj ĵargono, balono
beloruse:
пробны шар
ĉeĥe:
sonda, výzkum veř. mínění
france:
ballon-sonde, ballon d'essai li flugigis prov~on: il a lancé un ballon d'essai.
germane:
Testballon li flugigis prov~on: er startete einen Testballon.
indonezie:
balon cuaca
itale:
1. pallone sonda li flugigis prov~on: gettare un sasso nello stagno.
japane:
測風気球 [そくかぜききゅう], 観測気球 [かんそくききゅう]
nederlande:
proefballon li flugigis prov~on: hij liet een ballonetje op, hij liet een proefballonetje op.
slovake:
sonda
ukraine:
пробна (або спробна) куля

administraj notoj