*akcent/i FK

akcenti  

(tr)
1.  
FON Intensigi la voĉon sur unu silabo de vorto: ĝuste akcenti la vortojn; la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis [1]; pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto nur unu regulon pri akcentado [2]?
2.  
Klare kaj forte prononci ĉiujn silabojn de vorto por reliefigi ĝin: „unu el la plej feliĉaj!“ li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante [3]. VD:insisti, skandi1
3.  
(komune) Emfazi: „mi donus la voĉon por mi mem,“ diris la mulo, […] „tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus […][4]; tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon [5]; parolante antaŭ ĵurnalistoj […] li akcentis la gravecon de multlingveco [6]; estas bone akcenti la diferencon inter averaĝa kaj meza kurzo [7].
angle:
accent, accentuate, emphasize, stress
beloruse:
1. акцэнтаваць 2. акцэнтаваць, выдзяляць голасам, падкрэсьліваць
bretone:
1. pouezmouezhiañ, taolmouezhiañ
ĉeĥe:
akcentovat, klást důraz, potrpět si, zdůrazňovat
france:
accentuer
germane:
hervorheben 1. betonen 2. besonders betonen, akzentuieren
hebree:
מבטאים
hispane:
2. acentuar
hungare:
1. hangsúlyoz 2. hangsúlyoz, nyomatékosít
indonezie:
tekanmenekankan
nederlande:
1. beklemtonen, accentueren 2. benadrukken, beklemtonen 3. beklemtonen
pole:
akcentować
portugale:
acentuar 1. acentuar 2. enfatizar 3. enfatizar
ruse:
акцентировать, делать ударение
slovake:
akcentovať, klásť dôraz, zdôrazniť, zdôrazniť
svede:
2. betona

akcenta  

FONPOE
(pri silabo) Portanta la akcenton 1: la Esperanta metriko severe tenas sin al la regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj [8]; en Esperanto ĉiuj akcentaj silaboj estas longaj.
angle:
accented, emphasized, stressed
beloruse:
націскны
bretone:
pouezmouezhiet, taolmouezhiet
ĉeĥe:
přízvučný, zdůrazněný
france:
accentué, tonique (phon.)
germane:
betont, den Akzent tragend
hebree:
מודגש
hungare:
hangsúlyos
indonezie:
bertekanan, beraksen
nederlande:
beklemtoond, geaccentueerd
pole:
akcentowany
portugale:
acentuado, tônico
ruse:
ударный
slovake:
prízvučný, zdôraznený

*akcento  

1.  
FON Pliintensigo de voĉo sur difinita silabo de vorto: ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas de nia lingvo [9]; la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo [10]; ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton [11]; traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj [12].
Rim.: Anstataŭ diri, ke la akcento estas sur iu silabo, oni ofte uzas vortfigurojn: „la akcento falas sur la silabo“, „frapas ĝin“, aŭ „la silabo portas la akcenton“.
2.  
Klara kaj forta prononco de la silaboj, por insisti pri ideo: diri kun akcento; „kiaj estas tiuj du pekoj?“ ‐ Moser, kun akcento: „patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua“ [13]. VD:emfazo, tono.
3.
(arkaismo) Akĉento: ŝi salutis min kun mola, pura akcento FK ; subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento FK ; vi revenu post perdo de via suda akcento [14].
angle:
accent, emphasis, stress
beloruse:
1. акцэнт, націск 2. акцэнтаваньне
bretone:
1. pouez-mouezh, taol-mouezh
ĉeĥe:
akcent, důraz, přízvuk, přízvuk
france:
accent (tonique, d'insistance)
germane:
1. Ton, Betonung, Akzent 2. deutliche Aussprache, Betonung
hebree:
מִבטָא
hispane:
acento
hungare:
nyomaték 1. hangsúly, nyomaték
indonezie:
aksen, tekanan
malaje:
1. loghat
nederlande:
1. accent, klemtoon 2. klemtoon, nadruk
pole:
akcent, nacisk 1. akcent
portugale:
acento 1. acento, acento tônico 2. ênfase
rumane:
accent
ruse:
ударение
slovake:
akcent, dôraz, dôraz, prízvuk; zdôraznenie
svede:
1. accent, tonvikt, betoning 2. betoning

duonakcenta  

POE
(pri silabo) Kies akcento 1, kvankam postulata de la ĝenerala regulo, povas malaperi pro apudeco kun alia akcenta silabo aŭ pro manko de senca graveco: duonakcenta vorto (vorto kun duonakcenta silabo); la unusilabaj vortoj estas senakcentaj, aŭ duonakcentaj (se ili havas akcenton sencan) [15]; se per apostrofado apudiĝas akcenta silabo kaj duonakcenta silabo, la duonakcenta transdonas sian akcenton al la antaŭa akcenta silabo kaj mem fariĝas tute senakcenta [16]. VD:enklitiko.
germane:
mit Nebenton, mit Nebenakzent
hungare:
félhangsúlyos
nederlande:
met nevenklemtoon, met nevenaccent
portugale:
subtônico

senakcenta, neakcenta  

FONPOE
(pri silabo) Ne portanta la akcenton 1: senakcenta vorto (vorto kun neniu akcenta silabo); kelkloke la akcentaj silaboj de vortoj trafas la neakcentajn poziciojn de la verso [17].
17. Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart, 2010
angle:
unaccented, unstressed
beloruse:
ненаціскны
bretone:
dibouezmouezh
france:
atone (phon.), inaccentuée
germane:
unbetont, keinen Akzent tragend
hungare:
hangsúlytalan
nederlande:
onbeklemtoond
pole:
nieakcentowany, bezakcentowy
portugale:
átono
ruse:
безударный
slovake:
neprízvučný

laŭtakcento

FON Akcento 1 realigata per plilaŭtigo de la akcentata silabo: la lingvoj rusa kaj angla uzas laŭtakcenton.
bretone:
skiltr-mouezh
france:
accent d'intensité
germane:
Stärkebetonung, Druckakzent
hungare:
dinamikus hangsúly
nederlande:
sterkteaccent, dynamisch accent
pole:
akcent dynamiczny, akcent ekspiracyjny
portugale:
acento de intensidade
ruse:
силовое ударение, динамическое ударение, экспираторное ударение

tonakcento  

FON Akcento 1 efikanta per variado de la tonalto de la akcentata silabo: la malnovgreka lingvo uzas tonakcenton; la tradicia plurtona ortografio de greka lingvo enhavas kelkajn diakritajn signojn por montri tion kio originale estis la tonakcento de la antikva greka lingvo [18].
angle:
tonic accent, pitch accent
france:
accent de hauteur
germane:
Tonhöhenbetonung, Tonhöhenakzent, musikalischer Akzent
hungare:
zenei hangsúly
nederlande:
toonaccent
pole:
akcent toniczny
portugale:
acento de altura
ruse:
музыкальное ударение

ĉefakcento  

POE (en metro) Silabo, difinita per sia pozicio en la ritma skeleto, kaj kiu nepre devas esti akcenta; alidire: akcenta silabo, ĉe kiu la ŝvebo ne rajtas efiki: la rimo portas ĉefakcenton; tiuj ĉefakcentoj estas ĝenerale po du en unu verso: unu troviĝas je la fino, kaj la alia proksimume je la mezo de la verso [19].
angle:
main accent
beloruse:
моцны націск, апорны націск
france:
accent principal
germane:
Hauptton, Hauptbetonung, Hauptakzent
hungare:
főhangsúly
nederlande:
hoofdaccent
pole:
akcent główny
portugale:
acento principal
ruse:
сильное ударение

akcentperdo  

POE
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale akcentata silabo perdu sian akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas senakcenta: akcentperdo estas kutima afero en duonakcentaj vortoj, sed ĝi foje okazas en aliaj; al Ví, granda fónto de l'ámo kaj véro[20] (kvar amfibraĥoj: „granda“ estas tute senakcenta); sed la lastmanierajn akcentperdojn Zamenhof ... evidente rigardis eble pardoneblaj, sed pli-malpli pekaj licencoj [21].
20. L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
21. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 125a
germane:
Betonungsverlust, Akzentverlust
hebree:
אובדן מבטא
nederlande:
accentverlies
portugale:
perda de acento
ruse:
сверхсхемное ударение

ritma akcentado, ritma akcento  

POE
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale senakcenta silabo ricevu akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: (skandante kvinjambon)da kúraĝúloj káj avénturístoj Hamlet ; (por reliefigi la sencon)pro embaráso, né pro málkonfído Ifigenio ; tiun akcenton oni nomas ritma, ĉar sen la ritmo ĝi ne ekzistus [22].
beloruse:
рытмічны націск
germane:
rhythmische Betonung, Rhythmusakzent
nederlande:
ritmisch accent
pole:
akcent rytmiczny
portugale:
acento rítmico
ruse:
ритмическое ударение

administraj notoj

laŭt~o: Mankas dua fontindiko.