2akapar/i JED
akapari
(tr)
- 1.
Aĉeti kiel eble plej multajn varojn, kaj poste, per reteno,
maloftigi ilin sur la merkato, por vendi ilin pli kare:
ni dediĉis niajn vivojn ne al akaparo de oro, sed por la filozofio kaj ni estis
tre feliĉaj
[1];
okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub
mantelo de altruismo
[2];
la ekonomika milito en nia tutmondigita kapitalismo temas pri akaparado de
merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la
sistemon kaj eliminas konkurencon
[3].
foraĉeti
akumuli,
amasigi,
monopoligi- 2.
-
Alproprigi al si, kaŭzante al aliaj malutilon:
tio kuraĝigis ribelantojn […] ekmiliti [kaj] akapari la
riĉaĵojn de KDR: lignon, oron, eburon, diamantojn
[4];
sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj
devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj
[5];
la rerideto de la knabino estis tre malgaja […] la juĝisto iĝis
kutima kaj ordinara terloĝanto kun avido kaj akaparemo en la koro, kiu nun
volis posedi
[6];
(figure)
mi timas, ke mi akaparas multe de via tempo, sed vi ne povas prezenti al vi,
kiom mi ŝatas vian amikecon
[7];
Interreto kaj tuttera teksaĵo […] tiu ĉi mirinda ilo, kiu povus esti
uzata por kulture riĉigi la homaron, estas akaparita de fiuloj
[8].
militakiri,
okupacii,
pretendi,
rabi,
uzurpi
1.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
2. Monato, Stefan Maul: Primitive, 2006
3. MonatoS. Maul
4. Monato, Zanandu Ntomono Zola: Afriko: Soldatoj – sed neniaj solvoj
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
7. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
2. Monato, Stefan Maul: Primitive, 2006
3. MonatoS. Maul
4. Monato, Zanandu Ntomono Zola: Afriko: Soldatoj – sed neniaj solvoj
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
7. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
- angle:
- 1. corner the market 2. usurp
- beloruse:
- 1. скупаць (для спэкуляцыі) 2. узурпаваць
- ĉeĥe:
- keťasit, skupovat zboží, šmelinařit, šmelit
- france:
- accaparer
- germane:
- 1. aufkaufen, künstlich verknappen, den Markt beherrschen [durch Verknappung] 2. an sich reißen, usurpieren, (widerrechtlich) aneignen, sich einverleiben, in Beschlag nehmen, für sich beanspruchen
- hebree:
- לאגור סחורות
- hispane:
- acaparar
- japane:
- 買占める [かいしめる], 独占する [どくせんする]
- nederlande:
- z. toe-eigenen 1. opkopen
- pole:
- spekulować
- portugale:
- açambarcar 1. fazer truste
- rumane:
- acapara, monopoliza
- ruse:
- 1. скупать (весь товар на рынке) 2. узурпировать, урвать (разг.)
- slovake:
- skupovať tovar, úžerníčiť, šmeliť 1. vykupovať (špekulatívne) 2. uchvátiť (prisvojiť si
- svede:
- 1. uppköpa (i spekulationssyfte) 2. lägga beslag på
- turke:
- tekeline almak, istifçilik etmek
- ukraine:
- скуповувати, баришувати, спекулювати, гендлювати