vrak/o PIV1

vrako

1.
Rompitaĵo de aŭto, ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo: vrakoj de kraŝintaj aviadiloj [1]; en 1694 vrakiĝis dum ŝtormo en Mediteraneo apud Ĝibraltaro la brita militŝipo Sussex […], la vrako situas ĉ. 700 metrojn sub la surfaco de la maro [2]; la nigran aŭton ĉirkaŭis policistoj, alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako [3]; falis nekonata helikoptero en la norda montaro de Albanio, […] malgraŭ malfacilaj kondiĉoj, inkluzive de neĝo kaj nebulo, serĉis la vrakon helikopteroj de la albana armeo [4]. VD:frakasi2.a, kraŝi, ruino
2.
(figure) Kadukulo: (figure) policanino malkovris min kiel jam duonmortan vrakon en la stacidoma necesejo [5]; (figure) flegejoj estas plenaj je tiaj homaj vrakoj [6].
1. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
2. Monato, Elson B. Snow: Trez-oro submara, 2004
3. Monato, Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago, 2009
4. Monato, Bardhyl Selimi: Montara mistero, 2008
5. H. Vogt: Paperfolioj, La Gazeto, 2005:117, p. 35a
6. Monato, Stefan Maul: Griziĝanta mondo, 2003
angle:
wreck
beloruse:
рэшткі (пасьля аварыі), ламачча
ĉeĥe:
vrak (lodi| auta)
france:
épave
germane:
Wrack
hungare:
roncs
nederlande:
wrak
portugale:
destroço (de carro ou outro veículo)
slovake:
vrak (auta, lode), vrak (auta| lode)
ukraine:
кістяк розбитого судна, літака, рештки аварії корабля, літака, автомобіля і т.п., розбите судно, розбитий літак, автомобіль

aŭtovrakejo

AUT Loko por aŭtaj vrakoj, eventuale por ilia recikligo: la malgranda Peugeot 207 […] finiĝis en aŭtovrakejo [7]. VD:ferrubo, recikligi
7. S. Klüber, trad. D. kaj H.-G. Kaiser: Estas ja nur lado..., 2018-06-02
beloruse:
аўтазвалка
france:
casse automobile
germane:
Autoschrottplatz, Autorecyclinghof

administraj notoj