kraŝ/i SPV

kraŝi

(ntr)
1.
AVI Falegi kaj frakasiĝi: la flugmaŝino komencis deteriĝi kaj kraŝis en alian flugmaŝinon, kiu tre malfeliĉe hazarde ankoraŭ baris la vojon [1]; la 16an de julio kraŝis albana registara helikoptero en Adriatikon [2]; pasintjare kraŝis en Litovio 50 km for de Kaunas rusa ĉasaviadilo [3]; maŝino C-130 de la irana aer-armeo paneis kaj kraŝis apud 10-etaĝa loĝejo [4].
2.
EKON (pri borsaj kurzoj) Subite falegi, kaŭzante panikajn vendojn kaj gravajn perdojn al akciuloj: akcioj de ĉiaj tiuspecaj entreprenoj antaŭ kelka tempo saltegis supren, sed ĝuste nun ili falegas, kraŝas suben, la unuaj bankrotoj kaj ruiniĝoj okazis [5].
1. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
2. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉu akcidento aŭ murdo?, 2006
3. Monato, last: Post kraŝo leviĝas esperoj, 2006
4. Monato, Keyhan Sayadpour: Embargo kontribuis al katastrofo, 2006
5. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
beloruse:
1. разьбіцца (пра самалёт), пацярпець катастрофу 2. рэзка падаць (аб акцыях і да г. п.)
bulgare:
1. разбивам се (за самолет), катастрофирам
ĉine:
坠入 [zhuìrù], 坠毁 [zhuìhuǐ], 摔 [shuāi]
france:
1. se crasher, s'écraser (à terre)
germane:
abstürzen
hungare:
1. lezuhan (repülőgép)
itale:
1. schiantarsi, fracassarsi, sfracellarsi
japane:
墜落する [ついらくする], 激突する [げきとつする]
katalune:
1. estavellar-se, caure a terra, desplomar-se
nederlande:
1. neerstorten
pole:
1. rozbić się (np. samolot)
portugale:
1. espatifar-se, esborrachar-se
rumane:
1. rupe, sparge
ruse:
1. разбиться (о самолёте), потерпеть катастрофу
ukraine:
розбитися (при падінні)

kraŝ

(sonimito)
Sono de io fale frakasiĝanta: ŝi kokete retiris sian manon, kraŝ! la taso […] plonĝis sur la plankon [6].
6. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 80a, volumo 2a, p. 671a
bulgare:
бум, тряс
ĉine:
[chuā]
france:
badaboum, patatras
hungare:
puff!, bumm!
itale:
badabum, patatrac, crash
katalune:
patapam!
nederlande:
boem!
pole:
buum, trrrach!
ruse:
бум!, трах!, трах-тарарах!

kraŝo

1.
AVI Falego kun frakasiĝo: helikoptera kraŝo pro rompo de rotora lameno [7]; kvar nukleaj centraloj laŭdire estas nesufiĉe fortikaj por protekti kontraŭ kraŝo de eta aviadilo [8]; specialisto tutmonda pri aviadilaj kraŝoj MD02 ; (figure) la kraŝo (t.e. kolapso2) de socialismo [9]; (figure) popolistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj „junaj reformistoj“, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio [10].
2.
EKON Subita runiniga falego de kurzoj: misfaroj […], kiuj kaŭzis la borsokraŝon en 1987 [11].
3.
KOMP Misfunkcia halto de komputila operaciumo.
VD:disfalo2, kolapso2, krizo1
7. Monato, Albisturo Kvinke: Usonangla, ĉu efika mondolingvo?, 2012
8. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
10. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio, 2007
11. D. E. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
beloruse:
катастрофа, крах
bulgare:
разбиване, катастрофа
ĉine:
1. 坠毁 [zhuìhuǐ], 摔災 [shuāizāi], 坠落 [zhuìluò], 异常结束 [yìchángjiéshù]
france:
crash (falego), krach (ruiniĝo)
germane:
1. Absturz, Crashlandung 2. Börsenkrach, Kurssturz 3. Rechnerabsturz, Computerabsturz, Absturz
hungare:
krach, zuhanás, puffanás
itale:
schianto, fracassamento, sfracellamento, disastro aereo, crack (econ.), patatrac
japane:
墜落 [ついらく], 激突 [げきとつ], 衝突 [しょうとつ], 破壊 [はかい], 株の暴落 [かぶのぼうらく]
katalune:
desplomament borso~o: crac borsari.
nederlande:
crash
pole:
kraksa
portugale:
queda ou desastre com avião
rumane:
carambolaj
ruse:
катастрофа, крах
ukraine:
аварія, катастрофа

administraj notoj