*tiamUV

*tiam

1.
(adverbo)
En tiu tempo, en tiu momento: tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo [1]; tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min [2]; tiam mi loĝis en Vieno; morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera; de tiam li estas malsana; ĉio, kion mi depost tiam travivis [3].
2.
(adverbo)
Ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj: rompu la murojn inter la popoloj […], nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj [4]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [5]; ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [6]; se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa […] entuziasmo [7]; se […] la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je“ [8]; se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe [9]. VD:do, poste
3.
(adverbo)
Sekve de tiu tempo, poste: tiam venis la periodo [10]; tiam li prenis ŝian manon [11]; tiam mi diris [12]; tiam mi anoncis [13]; tiam li diris al Laban [14]; tiam la korvo transflugis super ŝi [15].
4.
(konjunkcio)
Konjunkcio enkondukanta ĉefpropozicion por pli klare indiki ĝian rilaton al kondiĉa subpropozicio enkondukita per korelativa se (precipe se la kondiĉa frazo estas iom longa): se la plej ĉefa eco de la afero ne ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon [16]; MAT se du kruciĝantaj rektoj difinas du egalajn apudajn angulojn, tiam ili estas ortaj [17]; KOMP seo = se Bulea_esprimo tiam ordono [alie ordono]. [18].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Z: Kvara Kongreso 1908 en Dresden
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Z: La Virineto de Maro
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Kabe: Ĉapitro 5
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Kabe: Ĉapitro 5
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Z: Genezo, 29:25
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Z: Anneto
16. Zamenhof: Esperanto kaj Volapük
17. M. Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Kava-Pech, 2003. „apuda–071“, p. 36.
18. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, seo
afrikanse:
dan
albane:
pastaj
amhare:
ከዚያ
angle:
1. then (at that time) 2. then (conditional conjunction as in if...then), then (at that time) 3. then (soon afterward) 4. then (conditional conjunction as in if...then)
arabe:
ثم
armene:
ապա
azerbajĝane:
sonra
beloruse:
тады, у той час
bengale:
তারপর
birme:
ထိုအခါ
bosne:
onda
ĉeĥe:
v tom případě
ĉine:
当时 [dāngshí], 當時 [dāngshí], 那会儿 [nǎhuìér], 那會兒 [nǎhuìér], 那时 [nàshí], 那時 [nàshí], 那阵 [nàzhèn], 那陣 [nàzhèn], 那阵子 [nàzhènzi], 那陣子 [nàzhènzi]
dane:
derefter
estone:
siis
eŭske:
orduz
filipine:
pagkatapos
france:
alors, en ce temps-là, en ce cas
galege:
logo
germane:
1. dann
guĝarate:
પછી
haitie:
lè sa a,
haŭse:
to
hinde:
तो
hispane:
entonces, en ese momento
hungare:
akkor de ~: akkortól kezdve.
igbe:
mgbe ahụ
indonezie:
saat itu, waktu itu
irlande:
ansin
islande:
þá
japane:
その時
jave:
banjur
jide:
דעמאָלט
jorube:
ki o si
kanare:
ನಂತರ
kartvele:
შემდეგ
katalune:
llavors
kazaĥe:
содан кейін
kimre:
yna,
kirgize:
ошондо
kmere:
បន្ទាប់មក
koree:
다음
korsike:
allura
kose:
ngelo xesha
kroate:
zatim
kurde:
paşan
latine:
tunc
latve:
pēc tam
laŭe:
ຫຼັງຈາກນັ້ນ
litove:
tada
makedone:
тогаш
malagase:
avy eo
malaje:
kemudian
malajalame:
അപ്പോള്
malte:
imbagħad
maorie:
ka
marate:
नंतर
monge:
ces
mongole:
дараа нь
nederlande:
1. toen, op dat moment 2. dan
nepale:
त्यसपछि
njanĝe:
ndiyeno
okcidentfrise:
dan
okcitane:
alara
panĝabe:
ਫਿਰ
paŝtue:
نو
pole:
wtedy 1. wtedy, wówczas 2. wtedy, wówczas, w tym czasie
portugale:
1. então
ruande:
hanyuma
rumane:
atunci (in acel timp)
ruse:
тогда 1. тогда 2. тогда 4. то, тогда
samoe:
lea
sinde:
پوء
sinhale:
එවකට
skotgaele:
an uair sin
slovake:
v tom prípade
slovene:
potem
somale:
markaas
ŝone:
ipapo
sote:
ka nako eo
sunde:
terus
svahile:
kisha
svede:
taĝike:
баъд
taje:
เวลานั้น, ตอนนั้น
tamile:
பின்னர்
tatare:
аннары
telugue:
అప్పుడు
tibete:
དེ་དུས་
ukraine:
потім
urdue:
پھر
uzbeke:
so’ng
vjetname:
sau đó
volapuke:
tän
zulue:
ke

tiama

Ekzistanta en tiu tempo: la tiama mondo, diluvite, pereis [19]; ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco [20]; la tiama posedanto de la kastelo [21]; enciklopedio de la tiama geografio, astronomio kaj teologio [22]; mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori BdV .
beloruse:
тагачасны
ĉeĥe:
tehdejší
france:
d'alors, de l'époque, de ce temps-là
germane:
damaliger
hungare:
akkori
japane:
その時の [そのときの], 当時の [とうじの]
nederlande:
toenmalig
pole:
ówczesny
portugale:
contemporâneo
ruse:
тогдашний
slovake:
vtedajší
svede:
dåvarande
ukraine:
тодішній

ĝistiama

Ekzistinta pli frue kaj ĝis la menciita tempo: al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki [23]; tiu ĉi simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla FK ; proletoj ja ne estis nur la laboristoj sed ĉiuj sen posedo kaj tio estis ĉefe la ĝistiamaj servutuloj de Rusio [24].
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
24. Z. Tiŝljar: Duobla Spiralo, 1991
beloruse:
які існаваў да пазначанага часу
ĉine:
从前 [cóngqián], 從前 [cóngqián]
france:
connu jusqu'alors
germane:
früherer
pole:
dotychczasowy

*tiamulo [25]

Homo vivinta en menciita tempo: en la foto mankas alia tiamulo, ankaŭ menciinda por la historiistoj, s-ro Canevari [26]; mi kurus al li, se mi estus tiamulo kaj aŭdus lian kanton, tiel sinceran [27]. VD:samtempulo
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
26. M. La Torre: amarcord, Esperantisti Italiani, 2007-04-22
27. p9705
beloruse:
прадстаўнік (часу, эпохі)
ĉeĥe:
pamětník
ĉine:
同时代人 [tóngshídàirén], 同時代人 [tóngshídàirén], 同时代的人 [tóngshídàiderén], 同時代的人 [tóngshídàiderén]
france:
contemporain (subst.)
germane:
Zeitgenosse (früherer)
japane:
当時の人 [とうじのじん]
pole:
współczesny
portugale:
contemporâneo
slovake:
pamätník
ukraine:
людина тих часів

iam kaj tiam, tiam kaj tiam

De tempo al tempo, fojfoje: kiel mi povis kompreni el la vortoj iam kaj tiam ĵetitaj al mi, ke ŝi baldaŭ transloĝiĝos [28]? malgranda papilio […] tiam kaj tiam vizitas min [29].
28. E. Tóth: Aŭtune, 1974
29. P. T. Justesen: Papilio, Malgranda Revuo, 1943
beloruse:
часам, калі-некалі
ĉine:
偶尔 [ǒuěr], 偶爾 [ǒuěr], 有时 [yǒushí], 有時 [yǒushí], 不时 [bùshí], 不時 [bùshí], 偶而 [ǒuér], 时不时 [shíbùshí], 時不時 [shíbùshí], 时而 [shíér], 時而 [shíér], 間或 [jiànhuò], 间或 [jiànhuò], 时有 [shíyǒu], 時有 [shíyǒu]
france:
de temps en temps
germane:
dann und wann, ab und zu
pole:
od czasu do czasu, niekiedy
portugale:
de quando em quando, de vez em quando

administraj notoj