3rigor/a PV

rigora

Senindulge severa: Platono priskribas kiel socio disvolviĝas kun rigora labordivido, kiu kondukas al pli granda efikeco [1]; mankis la necesa ruĝa krajono de rigora revizianto [2]; britaj instancoj enkondukis rigorajn kontrolojn kune kun pligrandigitaj monpunoj por tiuj, kiuj provis kontraŭleĝe enveturigi homojn [3]; rigore kontroli la agadon de la komercistoj [4]; birdoj de rigore protektata specio [5]; verkanto devas trovi oran mezon inter populareco kaj scienca rigoreco en priskriboj de astronomiaj fenomenoj [6]; raporti laŭ seka rigoro [7]; Ĉar monduma stulta kodo / Ankaŭ tie ĉi rigoras, / Kaj la sklavoj de la modo / Libertempe nur ... deĵoras [8]. VD:feroca, kruela, malmola2, rigida2, senindulga, senkompata, senkora
1. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
2. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
3. Antanas Grincevičius: Ruze eniri, akuze eliri, Monato, 2000/11, p. 6
4. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
5. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
6. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas la Butikon
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Libertempo
angle:
rigorous
beloruse:
строгі, суровы
ĉeĥe:
nekompromisní, přesný, přísný, rigorózní
france:
rigoureux
germane:
rigoros, unerbittlich, hart (unerbittlich)
hispane:
riguroso (severo)
hungare:
szigorú, könyörtelen, rigorózus
japane:
厳格な [げんかくな], 厳しい [きびしい], 厳正な [げんせいな], 厳密な [げんみつな]
katalune:
rigorós
nederlande:
streng
pole:
ostry, surowy
portugale:
rigoroso
rumane:
sever, riguros
ruse:
суровый, строгий
slovake:
nekompromisný, prísny, rigorózny
ukraine:
строгий, суворий

rigorismo

Rigora sinteno, necedema severeco: [la] etika idealo de L. Tolstoj […] iom relativigas etikan rigorismon [9].
9. M. Spekuljak: [letero], Hilelisto, 2001-01-01 (7)
beloruse:
рыгарызм
france:
rigorisme
japane:
厳格主義 [げんかくしゅぎ], リゴリズム
pole:
rygoryzm
rumane:
severitate
ukraine:
ригоризм

administraj notoj