*preskaŭ

*preskaŭ

(adv.)
Ne tute, sed proksimume: li preskaŭ ne povis iri [1]; li estis malsana kaj preskaŭ mortanta [2]; efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto [3]; preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn [4]! preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio [5]; la kompatindajn ĉevalojn oni preskaŭ ne povis plu rekoni [ĉar] amasege sidis sur ili la muŝoj [6]; ŝia laboro estis ja preskaŭ finita [7]; ŝi daŭrigis preskaŭ plorante FK ; la tegmento preskaŭ tuŝis la teron [8]; li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj [9]; (ironie) li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de kuzo de konato PrV . VD:ankoraŭ (ne), centprocente, (ne) jam, randoANT:apenaŭ2
angle:
almost, nearly, not yet
beloruse:
амаль
bulgare:
почти
ĉine:
几乎 [jīhū]
finne:
melkein, lähes, miltei
france:
presque
germane:
fast, beinahe, nahezu
hebree:
כמעט
hispane:
casi
hungare:
majdnem, szinte
indonezie:
hampir
katalune:
quasi, gairebé
malaje:
hampir
nederlande:
bijna
okcitane:
quasi, gaireben
pole:
bez mała, niemal, prawie
portugale:
quase, perto de, por pouco
rumane:
de aproape
ruse:
почти, почти что, чуть не
svede:
nästan
tibete:
ཕལ་ཆེར་
ukraine:
майже, сливе
volapuke:
ti

administraj notoj