*park/o

*parko

1.
HOR Ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta kiel publika aŭ privata promenejo; plezurarbareto: li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj [1]; alaŭdo en la Frederika parko [2]; ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron [3]; en granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj [4]; Li elkuris [kaj] malaperis en la aleoj de l' parko [5]; en angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj [6]. VD:ĝardeno
2.
EKOL Naturrezervejo: ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko [7]; povas okazi, ke en la listo de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj aperos ankaŭ nacia parko de la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio [8].
Rim.: Parkoj estas ankaŭ tri diinoj (= Parcoj).
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
6. Julian Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997/03, p. 14
7. J. de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, 2002/02, p. 18
8. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
angle:
1. park
beloruse:
1. парк 2. запаведнік
bretone:
1. liorzh (park), park (liorzh) 2. park naturel
bulgare:
1. парк
ĉeĥe:
parkoviště
ĉine:
1. 公园 [gōngyuán]
france:
1. parc 2. parc naturel, réserve naturelle
germane:
1. Park 2. Nationalpark
hungare:
1. park 2. természetvédelmi terület, natúrpark
indonezie:
1. taman 2. taman nasional
japane:
公園 [こうえん], 大庭園 [おおばえん], 狩猟園 [しゅりょうえん], 集積所 [しゅうせきじょ], 置き場 [おきば], 廠 [しょう], 駐車場 [ちゅうしゃじょう]
nederlande:
1. park 2. natuurpark, park (natuurreservaat), natuurreservaat
pole:
park
portugale:
1. parque 2. parque natural
ruse:
1. парк 2. заповедник
slovake:
parkovisko
tibete:
གླིང་ག་
ukraine:
парк

amuzparko

Terspaco provizita je pluraj ludiloj por infanoj kaj plenkreskuloj: Barbara ne estas en la amuzparko [9]; […] nek eniru spegulan labirinton de amuzparko [10]; mi faris demandon en Esperanto al amuzparko Port Aventura en Hispanio [11].
9. L. Portella: Ŝi estas mia amiko, Pentuvio, jaro 2007a, p. 23a
10. S. Johansson: Vulkana debuto, Originala literaturo Esperanta
11. Monato, Olivier Buisson: Esperanta korespondo inter du lingvoj
angle:
fun fair
beloruse:
забаўляльны парк
ĉine:
娛樂場所 [yúlèchǎngsuǒ], 娱乐场所 [yúlèchǎngsuǒ], 娛樂性公園 [yúlèxìnggōngyuán], 娱乐性公园 [yúlèxìnggōngyuán], 游乐园 [yóulèyuán], 游樂園 [yóulèyuán], 游乐园 [yóulèyuán], 遊樂園 [yóulèyuán], 娛樂園 [yúlèyuán], 娱乐园 [yúlèyuán], 娛樂場 [yúlèchǎng], 娱乐场 [yúlèchǎng]
france:
parc de loisir
germane:
Vergnügungspark
hispane:
parc d'atraccions
indonezie:
taman hiburan
japane:
遊園地 [ゆうえんち]
nederlande:
attractiepark, lunapark
pole:
park rozrywki, plac zabaw, ogródek jordanowski, lunapark
portugale:
parque de diversões

naturparko

EKOL Naturrezervejo: ŝi konstatis, ke pli favoraj studeblecoj eble ekzistus en la ruanda parto de la granda naturparko de la vulkanoj [12]; la Regiona Naturparko Briero situas en suda Bretonio, inter la elfluejoj de la riveroj Vileno kaj Luaro [13].
12. W. M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995/12a, p. 23
13. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras
beloruse:
запаведнік
bretone:
park naturel
ĉeĥe:
chráněná krajinná oblast, národní park, přírodní rezervace
france:
parc naturel, réserve naturelle
germane:
Naturpark
hungare:
természetvédelmi terület, natúrpark
indonezie:
cagar alam
japane:
自然公園 [しぜんこうえん]
nederlande:
natuurpark, park (natuurreservaat), natuurreservaat
pole:
park narodowy
portugale:
parque natural
ruse:
заповедник
slovake:
prírodná rezervácia
ukraine:
природний парк

parkumi PIV2

(tr)
TRA
Provizore lasi veturilon stari en taŭga loko, dum oni ĝin ne uzas: parkumu la aŭton kaj alproksimiĝu al [la basenoj] [14]; la ĉeestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon [15]; en la urbocentro de lundo ĝis vendredo por parkumi necesas aĉeti […] specialajn biletojn [16]; (figure) ĉina satelito, kiun oni „parkumos“, se tiel diri, en la kosma spaco malantaŭ la luno [17]. SIN:parki (veturilon)
14. Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magioMonato
15. Monato, AMik: Di(s)sendite
16. Informilo pri la 94a UK en Bjalistoko
17. J.-J. Wwintraecken: Kapti la kosmajn sekretojnMonato
angle:
to park
beloruse:
паркаваць
ĉeĥe:
parkovat
ĉine:
停放 [tíngfàng], 泊車 [bóchē], 泊车 [bóchē]
france:
garer (tr), se garer
germane:
parken
indonezie:
parkir
nederlande:
parkeren (ontr.)
pole:
parkować
portugale:
estacionar
ruse:
парковать
slovake:
parkovať
ukraine:
паркувати, ставити на стоянку (автомобіль)

parkumejo PIV2

TRA
Loko destinita por parkumi veturilojn: ankaŭ ekzistas parkumejo interne de la hotelo [18]; oni ŝerce diras, ke la ĉefaj avantaĝoj ĝuataj de la lordoj […] estas senpaga parkumejo en centra Londono kaj, due, la plej bona klubo [19]. SIN:parkejoSUB:garaĝo, remizo
angle:
car park, parking lot, parking garage
beloruse:
паркоўка, паркінг
ĉeĥe:
parkoviště
ĉine:
停車場 [tíngchēchǎng], 停车场 [tíngchēchǎng], 車位 [chēwèi], 车位 [chēwèi]
france:
parc de stationnement, parking
germane:
Parkplatz
indonezie:
tempat parkir
japane:
駐車場 [ちゅうしゃじょう]
nederlande:
parkeerplaats
pole:
parking
portugale:
estacionamento
ruse:
автостоянка, парковка, паркинг
slovake:
parkovisko
ukraine:
стоянка (автомобілів)

parkumado

TRA
La ago parkumi: registaroj povos ankaŭ ebligi sekuran parkumadon de bicikloj [20]; la instanco responsa pri urba planado fiksas zonojn ekzemple por industrio, agrikulturo, loĝado aŭ por parkumado [21].
20. Monato, Kiel solvi trafikproblemojn
21. Monato, Garbhan Macaoidh: Paŝoj al purigado
angle:
parking
ĉine:
泊車 [bóchē], 泊车 [bóchē]
germane:
Parken
ruse:
паркование

parkumo

TRA
1.
La ago parkumi (parkumado) aŭ ties rezulta stato: parkumo sur trotuaro estas permesita en kelkaj landoj nur en lokoj, indikitaj per konvenaj trafiksignaloj; pripagi parkumon.
2.
(evitinde) Parkumejo: ni parkumis tuj ĉe la eniro, dum la parkumo por ordinaraj turistoj estis sufiĉe malproksime [22].
Rim.: Tiu uzo paŭsas la anglan etimon (car park), kiu efektive estas la fonto de la esperanta park·um-. Tamen en Esperanto park·um- estas bazo verba (konforme al la internacia signifo de la angladevenaj pruntaĵoj de la angla radiko en nacilingvoj), tial en Esperanto tiusence pli konvenas nomi la parkumadan lokon „parkumejo“. [Sergio Pokrovskij]
22. Unuafoje en Universala Kongreso, China Radio International, 2005-03-09
ĉine:
2. 停車場 [tíngchēchǎng], 停车场 [tíngchēchǎng], 停車站 [tíngchēzhàn], 停车站 [tíngchēzhàn], 停車處 [tíngchēchù], 停车处 [tíngchēchù], 地方停車 [dìfangtíngchē], 地方停车 [dìfangtíngchē], 車位 [chēwèi], 车位 [chēwèi], 車場 [chēchǎng], 车场 [chēchǎng]
germane:
1. Parken 2. Parkplatz
ruse:
парковка

administraj notoj

~umo: Mankas dua fontindiko.