tradukoj: be cs de en es fr hu it la nl pl pt ru sk

*korn/o PV

*korno  

1.  
Malmola elstaraĵo, kiu kreskas sur frunto aŭ alia kapo-parto de bestoj, precipe de viraj remaĉuloj: korno de virŝafo, rinocero; (frazaĵo) preni la bovon per la kornoj (iri rekte kaj decide al la plej malfacila afero) Z ; kornobati, kornofrapi; kornhavaj bestoj.
a)
Bova korno aŭ similformaĵo uzata kiel ujo: Cadok prenis la kornon kun oleo ... kaj sanktoleis Salomonon [1]; trinki el korno.
b)  
MUZ Besta korno truita ĉe la pinto aŭ ĉe flanko, uzata kiel blovinstrumento: de la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento [2].
2.
Korna substanco.
3.
BIB(figure) Simbolo de potenco kaj fiero: la nacioj ... levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo [3]; li rompis ĉiujn kornojn de Izrael [4].

korneca

Farita el substanco simila al korno: korneca kombilo, tabakujo; „plumo“ tie perdis sian origina sencon: korneca tubeto garnita per lanugo [5]; malmola tritiko havas konsiston kornecan [6].

kornaro, kornobranĉaro  

Branĉformaj kornoj de cervedoj: bela cervo kun majesta kornaro [7].

abundokorno

BELA Tradicia motivo de okcidenta arto — granda korno elbuŝiganta florojn, fruktojn kaj aliajn simbolojn de abundo kaj prospero: abundokorno mia al vi verŝus / precize ĉion far vi sopiratan [8].

aŭtokorno  

AUT Hupo de aŭto, origine farita el korno kaj plue tiel nomata: eta „PEE“ de aŭtokorno altiris lian atenton [9].

ĉaskorno  

MUZ Eŭropa metala blovinstrumento kun longa, cirkle volvita tubo kaj vasta kloŝo: jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno [10].

paperkorneto

Papersaketo pinte rulita: fari paperkornetojn ... oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian [11].

ŝukorno

TEKS Laŭlonga duono de korno aŭ simila duonfunela ilo por faciligi engliton de kalkano en ŝuon.

unukornulo  

Besto kun unu korno: la unukornulo tuj aperis kaj kuris rekte kontraŭ la tajloro, kvazaŭ por trapiki lin [12].

Unukornulo [13] (Mon)  

AST Ekvatora stelfiguro (Monoceros).

dukornulo

Besto kun du kornoj.

tradukoj

anglaj

~o a: horn; ~o 1.: horn; ~o 2.: horny; ~eca: horny; ~aro, ~obranĉaro: antlers; abundo~o: cornucopia; ĉas~o: hunting horn; ŝu~o: shoe horn, shoe spoon; unu~ulo: unicorn; Unu~ulo : Monoceros.

belorusaj

~o b: рог, ражок (музычны інструмэнт); ~o: рог; ~eca: рагавы; ~aro, ~obranĉaro: рогі (разгалістыя - як у аленя, лася); ĉas~o: ражок, рог (музычны, паляўнічы); paper~eto: ражок (з паперы), скрутак; unu~ulo: аднарог; du~ulo: двурог.

ĉeĥaj

~o: roh (zvířecí), rohovina; ~eca: rohovkový, zrohovatělý; paper~eto: kornout, kornoutek; unu~ulo: jednorožec.

francaj

~o b: cor (musique), trompe (musique); ~o: corne; ~eca: corné; ~aro, ~obranĉaro: andouiller, bois (de cervidé), cors (de cervidé), massacre (de cervidé), ramure (de cervidé); abundo~o: corne d'abondance; aŭto~o: avertisseur, klaxon; ĉas~o: cor (d'orchestre), cor de chasse; paper~eto: cornet de papier; ŝu~o: corne à chaussure; unu~ulo: licorne, unicorne; Unu~ulo : Licorne. preni la bovon per la ~oj: prendre le taureau par les cornes.

germanaj

~o a: Horn; ~o b: Horn; ~o 1.: Horn; ~o 2.: Horn; abundo~o: Füllhorn; ĉas~o: Horn; unu~ulo: Einhorn.

hispanaj

~o: cuerno.

hungaraj

~o a: ivókürt, kupa, szarupohár; ~o b: kürt; ~o 1.: szarv, tülök; ~o 2.: szaru; ~o 3.: szarv ; ~eca: szaru-; ~aro, ~obranĉaro: agancs; ĉas~o: vadászkürt; paper~eto: papírtölcsér; ŝu~o: cipőkanál; unu~ulo: egyszarvú, unicornis; du~ulo: kétszarvú.

italaj

abundo~o: cornucopia; aŭto~o: tromba (di automobile), clacson.

latina/sciencaj

Unu~ulo : Monoceros.

nederlandaj

~o: hoorn; ~aro, ~obranĉaro: hoornachtig; ŝu~o: schoenlepel, schoentrekker; unu~ulo: eenhoorn; du~ulo: tweehoorn.

polaj

~o a: róg; ~o b: róg; ~o 2.: róg; ~eca: rogowy; ~aro, ~obranĉaro: poroże; abundo~o: róg obfitości; aŭto~o: klakson; ĉas~o: róg (myśliwski); paper~eto: tutka, tytka; ŝu~o: łyżka do butów; unu~ulo: jednorożec.

portugalaj

~o 1.: chifre, corno (chifre); aŭto~o: buzina de automóvel; unu~ulo: unicórnio.

rusaj

~o a: рог; ~o b: рог, рожок (музыкальный инструмент); ~o 1.: рог; ~eca: роговой; ~aro, ~obranĉaro: рога (ветвистые); ĉas~o: охотничий рожок, рог (музыкальный инструмент); paper~eto: рожок (бумажный), кулёк; ŝu~o: рожок (для обуви); unu~ulo: единорог.

slovakaj

~o: húkačka auta; ~eca: zrohovatený; paper~eto: kornútik; unu~ulo: jednorožec.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:39
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19a
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 1:21
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 2:3
5. Paul Neergaard: Fremdvortoj en Esperanto, Komentaro kaj terminoj klarigataj
6. Marco Picasso: Pastaĵo, ĉapitro 2a
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
8. E. de Kock: Testamente, 2015
9. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, nokta ĉapo de fraŭlo
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
13. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005

~o: Mankas verkindiko en fonto.
ŝu~o: Mankas dua fontindiko.
ŝu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
du~ulo: Mankas dua fontindiko.
du~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | korn.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2017/05/31 09:10:18