tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl no pl pt ru sk sv

1ekonomi/o

ekonomioTEZ Vikipedio

1.TEZ
EKON Situacio de institucio aŭ ŝtato laŭ vidpunkto de riĉeco kaj materia prospereco: en la landa ekonomio superregas eksportado [1]; la usona ekonomio estus plej trafata de mankanta aŭ tro kosta petrolo [2].
2.TEZ
=ekonomiko
3.
Sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno: hejma, socia, monda, agrikultura ekonomio.
4.
Atingo de celo per plej simplaj kaj plej efikaj rimedoj; ŝparado: la scienco estas ekonomio pri pensado; la reguleco de la lingvo donas grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn oni bezonas lerni EE .

ekonomiaTEZ

Rilatanta al la ekonomio: pro ekonomia krizo en la jaro 1873 la linio estis finkonstruita nur en 1897 [3]; daŭra ekonomia kresko kun inflacio neglektinda [4]; merkantilismo estas movado en la ekonomia politiko dum la dua duono de la 17a kaj la unua duono de la 18a jarcento [5].

ekonomiistoTEZ

Fakulo pri ekonomio: kiel ekonomiistoj [...] ĝi rigardas homojn kaj naciojn kiel raciaj kaj egoismaj [6]; okupoj: sociologo kaj ekonomiisto [7].

merkatekonomio

EKON Ekonomio, en kiu regas precipe merkataj proponoj kaj postuloj, kaj kompaniaj decidoj: merkatekonomio altnivele konkurkapabla [8]; ĉu la hodiaŭa libera merkatekonomio neniel bremsas aŭ eĉ misgvidas la demokration [9]?

planekonomio

EKON Ekonomio, en kiu precipe la ŝtato planas kaj direktas la produktadon kaj ĝian evoluon: La diferenco inter planekonomio kaj merkatekonomio fakte ja ne konsistas en tio, ke la unua planas, kaj la dua ne, sed la maniero de la planado [10]; la kuba ŝtato aliĝas al la socialismaj principoj [...] de [...] plejparte ŝtatkontrolita planekonomio [11].

Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo ManPol (OEKE)

EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon: la listo de landoj, kiuj disponigas favorajn impostojn, estas kunmetita de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kriterio estis aliro al la imposta konkurenco, kiu en tiuj landoj, laŭ opinio de OEKE, estas maljusta kaj nelojala [12].

tradukoj

anglaj

~o: economy; ~a: economic; ~isto: economist; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation for Economic Co-operation and Development, OECD.

belorusaj

~o 1.: эканоміка; ~o 2.: эканоміка, эканамічная тэорыя; ~o 3.: эканоміка, народная гаспадарка; ~o 4.: эканомія; ~a: эканамічны; merkat~o: рынкавая эканоміка; plan~o: плянавая эканоміка; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Арганізацыя эканамічнага супрацоўніцтва і разьвіцьця, АЭСР.

bulgaraj

~o 1.: икономика.

ĉeĥaj

~o: ekonomie, hospodaření, hospodárnost, hospodářství; ~a: ekonomický, hospodárný, hospodářský, úsporný, šetrný; ~isto: ekonom; merkat~o: tržní ekonomie, tržní hospodářství.

francaj

~o 2.: économie (science économique); ~o: économie; ~a: économique; ~isto: économiste; merkat~o: économie de marché; plan~o: économie planifiée; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation de coopération et de développement économique, OCDE.

germanaj

~o 1.: Wirtschaft, Ökonomie; ~o 2.: Wirtschaftswissenschaft; ~o 3.: Wirtschaften, Wirtschaft, Wirtschaftlichkeit, Haushalten, Ökonomie; ~o 4.: Wirtschaftlichkeit, Ökonomie; ~a: wirtschaftlich, ökonomisch; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisation für Wirtschaftliche Zusammenarbeit, OECD.

hispanaj

~o: economía; ~a: económico.

hungaraj

~o 1.: gazdálkodás; ~o 2.: gazdaságtan; ~o 3.: gazdaság; ~o 4.: gazdaságosság; ~a: gazdasági; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Gazdasági Együttműködési és Fejlesztési Szervezet, OECD.

katalunaj

~o: economia; ~a: econòmic; ~isto: economista; merkat~o: economia de mercat; plan~o: economia planificada; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organització de Cooperació i Desenvolupament Econòmic, OCDE.

nederlandaj

~o 2.: economie; ~o: economie; ~a: economisch; ~isto: econoom; merkat~o: markteconomie; plan~o: planeconomie; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisatie voor Economische Samenwerking en Ontwikkeling, OESO.

norvegaj

~o: økonomi; ~a: økonomisk; ~isto: økonom; merkat~o: markedsøkonomi; plan~o: planøkonomi; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organisasjon for Økonomisk Samarbeid og Utvikling, OECD.

polaj

~o 1.: ekonomia; ~o 2.: ekonomia; ~o 3.: ekonomia, gosopodarka; ~o 4.: ekonomia; ~a: ekonomiczny; merkat~o: gospodarka rynkowa; plan~o: gospodarka planowa; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organizacja Współpracy Gospodarczej i Rozwoju, OECD.

portugalaj

~o: economia; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Organização para a Cooperação Econômica e o Desenvolvimento, OCED.

rusaj

~o 1.: экономика; ~o 2.: экономика (наука); ~o 3.: экономика, народное хозяйство; ~o 4.: экономия; ~a: экономический; Organizaĵo por E~aj Kunlaboro kaj Evoluigo : Организация экономического сотрудничества и развития, ОЭСР.

slovakaj

~o: hospodárska veda; ~a: hospodárny, hospodársky, úsporný; ~isto: ekonóm; merkat~o: tržné hospodárstvo.

svedaj

~o 1.: ekonomi; ~o 2.: ekonomi; ~o 3.: ekonomi.

fontoj

1. Monato, Mondaj financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
2. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
3. Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj
4. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
5. Monato, Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
6. Vikipedio, The Economist
7. Vikipedio, Max Weber
8. T. Lemaheux, trad. P. Levi: Dek motivoj por rifuzi..., L'Humanité, 2004-10
9. Monato, Supraĵe rozkolora
10. M. Behr k. a.: Enkonduko en la socialan merkat-ekonomion, Steb, 1993
11. Vikipedio, Kubo
12. Evgeni GEORGIEV: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000-10


administraj notoj

pri ~o:
 mankas ekz-oj por sencoj 2 (scienco) kaj 3 (ŝparema ordo)[WD]

[^Revo] [ekonom1.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.33 2017/03/24 17:10:15 ]