*17teori/o PV

*teorio

1.
Spekulativa rezonadoklarigo, kontraste kun praktika aplikado: ĉiu por klarigi la fenomenon elpensis sian teorion [1]; tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla [2]; ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon […] elmeti al malprofitoj Marta ? al la dioj kaj antaŭuloj sufiĉos floroj kaj parfumoj, kaj ke la profetoj mem, kiel ordonas la moraleco, devas manĝi hordean panon kaj trinki akvon […], kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro Sem, kiu vivis kiel pentofaranto [3].
2.
SCI Logika-sistema ĝeneraligo de scioj por klarigi kaj prognozi fenomenojn de iu kampo de la realeco: la teorio de Darwin [4]; pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio [5]; anstataŭ konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj, la aŭtoro agis inverse: li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn [6]! la hipotezoj kaj teorioj, kiuj pritraktas la problemojn pri la ekesto de la lingvo [7]; teorio por solvado de inventaj taskoj, la unua scienco pri metodo, montris, ke tekniko evoluas laŭ certaj leĝoj [8]; sur ĉi tiu principo Kantio konstruis sian filozofian teorion pri la manieroj laŭ kiuj ni komprenas la mondon [9]. VD:modelo2.b, paradigmo1, skemo
angle:
theory
beloruse:
тэорыя
ĉeĥe:
domněnka, předpoklad, teorie
france:
théorie
germane:
Theorie
hispane:
teoría
hungare:
elmélet
japane:
理論 [りろん], 学説 [がくせつ], ~論 [ろん], 空論 [くうろん], 理屈 [りくつ]
katalune:
teoria
nederlande:
theorie
pole:
teoria
portugale:
teoria
ruse:
теория
slovake:
dohad, domnienka, predpoklad, teória
ukraine:
теорія

teoria

1.
Bazita sur teorio, eventuale sen sufiĉa atento al praktiko: teoria analizo [10]; ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas [11]; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [12]; anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto [13]; multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj [14]. VD:kabineta, principa, spekulativa
2.
Rilata al teorioj: teoriaj verkoj [15]; krom doni teoriajn lekciojn, mi ankaŭ trejnas lingvoinstruistojn pri metodologio [16].
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
16. Monato, Katalin Kováts, 2003
angle:
theoretical
beloruse:
тэарэтычны
ĉeĥe:
teoretický
france:
théorique
germane:
theoretisch
hungare:
elméleti
japane:
理論的な [りろんてきな], 理論上の [りろんじょうの]
katalune:
teòric
nederlande:
theoretisch
pole:
teoretyczny
ruse:
теоретический
slovake:
teoretický
ukraine:
теоретичний

teorii

(tr)
Elpensi teorion pri: ni tion ne teorias, sed sentas [17]; en la libro la aŭtoro ne teorias pri tio kiu estas la bona Esperanto-stilo [18]; Platono eĉ teoriis, ke bokso povas plenumi kaj eble anstataŭi la militeman instinkton ĉe la homo [19].
17. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
18. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
19. Monato, Husejn Al-Amily: Elmontri belecon de sporto, 2004
beloruse:
тэарэтызаваць
france:
théoriser
germane:
theoretisieren, tehoretisch herleiten, eine Theorie aufstellen
pole:
teoretyzować
ruse:
теоретизировать
ukraine:
теоретизувати

teoriisto

Homo kiu sin okupas pri teorioj de iu fako: de teoriistoj ni devas atendi tre malmulte da bono por nia afero [20]; la german-aŭstra marksisto Karl Kautsky […] tiutempe komencis akiri renomon kiel gvida teoriisto de la tutmonda socialisma movado [21].
20. Zamenhof: La parolado antaŭ la 4ª Kongreso Esperantista en Dresdeno
21. Ulrich LINS: Ĝusta difino — erara konkludo, Esperanto, №859/860 (1977:7/8), p. 127
angle:
theorist
beloruse:
тэарэтык
germane:
Tehoretiker
japane:
理論家 [りろんか]
pole:
teoretyk
ruse:
теоретик
ukraine:
теоретик

komplotteorio, konspirteorio, komplototeorio, konspiroteorio

Klarigo de socia aŭ politika okazaĵo, supozanta sekretajn agojn, komplotojn: politikaj komplot-teorioj aparte burĝonas en neokcidentaj mondopartoj [22]; artikoloj[n] pri konspirteorioj […] ni lasu al la interretaj forumoj kaj al tiuj, kiuj havas tro da tempo por teoriumi [23]; rusoj, simile al homoj en aliaj landoj, entuziasmiĝas pri konspiroteorioj [24].
22. K. Miner: Taglibro, 2004-05-20
23. Monato, Paul Gubbins: Ĉiam eblas revi ..., 2014
24. Monato, Edmund Grimley Evans: Malofta aktualaĵo, 2015
beloruse:
тэорыя змовы
france:
théorie du complot
germane:
Verschwörungstheorie, Verschwörungserzählung, Verschwörungsmythos
japane:
陰謀論 [いんぼうろん]
pole:
teoria spiskowa
ruse:
теория заговора

administraj notoj