1impon/i PV

imponi

(x)
Trudi al iu cedeman respekton, obeeman admiron pro sia supereco: tiuj densaj haroj havis imponantan aspekton [1]; al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas EE ; nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj de vivo DL ; luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj [2]; kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi Marta ! VD:impresi
Rim.: En unu frua verko troviĝas diversloke „impoz/“: enŝlosita preskaŭ ĉieflanke de aliaj konstruaĵoj […] ĝi ne impozas la rigardanton [3].
HOM:impozi (aranĝi)
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
angle:
impress
beloruse:
выклікаць павагу, імпанаваць
ĉeĥe:
imponovat
ĉine:
受感动 [shòugǎndòng]
france:
impressionner (susciter l'admiration), en imposer
germane:
imponieren, beeindrucken
hispane:
impresionar (suscitar admiración)
hungare:
imponál
japane:
強い印象を与える [つよいいんしょうをあたえる], 畏敬の念を起こさせる [いけいのねんをおこさせる]
nederlande:
imponeren, indruk maken
portugale:
impor-se
ruse:
внушать уважение, импонировать
slovake:
imponovať
svede:
imponera
ukraine:
імпонувати, викликати повагу, справляти гарне враження

impona

Kaŭzanta admiron, surprize granda, brila: impona renkontiĝo de la tutmonda ortodoksa eklezio [4]; la plej impona vidindaĵo de la urbo estas ties gotika katedralo [5]; la impona montarĉeno de Andoj [6]; bestoj kun longeco de 2 ĝis 3 metroj certe estas imponaj, […] ekzistas aliaj specioj de varanoj kun longeco de pli ol unu metro [sed] la komoda specio […] estas la plej granda [7]; (figure) Nun fanfarone li levis la nazon, / Nazon imponan en form' de kukurb' [8]. VD:grandioza, majesta, okulfrapa, solena
4. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
5. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Hose Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000/12, p. 22
7. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
angle:
impressive, awesome, awe-inspiring
beloruse:
імпазантны, уражальны, велічны
ĉeĥe:
honosný, nádherný, okázalý
ĉine:
威風 [wēifēng], 雄壮 [xióngzhuàng], 威严 [wēiyán]
france:
imposant, impressionnant
germane:
imposant, beeindruckend
hispane:
imponente, impresionante, majestuoso
hungare:
imponzáns
japane:
印象深い [いんしょうぶかい], 堂々とした [どうどうとした], 威厳のある [いげんのある]
nederlande:
indrukwekkend
portugale:
imponente
ruse:
внушающий уважение, впечатляющий, импозантный
slovake:
impozantný, nádherný, okázalý
svede:
imponerande
ukraine:
імпозантний, показний, презентабельний, величний

imponeco

Eco de iu aŭ io, kion oni admiras, preskaŭ time respektas: la glaciejoj, kiuj blankigas la pintojn de la azia montaro, tiom konata pro sia imponeco [9]. VD:aŭtoritato, prestiĝo
9. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
angle:
impressiveness, awesomeness
beloruse:
імпазантнасьць, велічнасьць
ĉine:
威風 [wēifēng], 巨大 [jùdà], 无限的空间 [wúxiàndekōngjiān]
france:
éclat (caractère imposant)
germane:
Großartigkeit, Imposanz
hispane:
grandiosidad, majestuosidad
japane:
威厳 [いげん], 荘厳さ [そうごんさ]
nederlande:
indruk
portugale:
imponência
ruse:
импозантность, величественность, престиж, авторитет
ukraine:
імпозантність, велич, престиж, авторитет, слава, популярність

imponemo

Sinteno de tiu, kiu volas imponi; memkontenta elmontremo: tie rolas ankoraŭ unu faktoro: la imponemo: la „inteligenta poŝtelefono“ […] estas multekosta kaj efekta [10]. VD:aroganta, fanfaroni, fiero2, orgojlo
10. S. Pokrovskij: Poŝkomputilo, La Ondo de Esperanto, 2002:10
angle:
pretentiousness
beloruse:
напышлівасьць
france:
ostentation, prétention
germane:
Imponiergehabe, Angeberei, Wichtigtuerei
hispane:
ostentación, presunción

imponiĝi

(ntr)
Admire, respekte ekvidi la neatenditan grandecon, la superecon de io: Mik ne nur devenis de la angla ĉefurbo, sed estis tre fiera pri tio, kaj estis konvinkita ke ĉiuj aliaj same imponiĝas antaŭ ĝi [11].
11. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
be impressed
beloruse:
быць пад уражаньнем
france:
être impressionné (par)
hispane:
ser impresioado (por)

administraj notoj