9prestiĝ/o PVEF

9prestiĝo

Alta reputacio, estimo, brila imponeco akirita per siaj meritoj: per ĝia kvazaŭ oficiala karaktero, [la Kongreso] antaŭenpuŝos la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo, kio estas por ni tre grava [1]; Karlo, iom pli ol 20-jara junulo ĝis nun ne povis akiri konstantan laboron, escepte kelkajn helplaborojn, [plenumitajn] sekrete por ne malaltigi la prestiĝon de la familio [2]; via ekscelenco, oni liberigis la senkulpajn, oni malpie detruis iliajn aktojn kaj, malgraŭ tio, la prestiĝo de la ŝtato perdis nenion [3]? necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin lanĉis […] en politikon [4]. VD:famo, gloro, honoro, nimbo, renomo
Rim.: Alta estimorespekto estas donata de la publiko al tiu kiu ĝuas bonan reputacion, prestiĝon, renomon. Dum reputacio povas esti bona aŭ malbona, prestiĝo enhavas la ideon de brileco. [Wolfram Diestel]
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
angle:
prestige
beloruse:
прэстыж
ĉine:
威信 [wēixìn], 威望 [wēiwàng], 信誉 [xìnyù], 信譽 [xìnyù]
france:
prestige
germane:
Prestige, Ansehen, Geltung
hungare:
presztizs, tekintély
japane:
威信 [いしん], 威光 [いこう], 信望 [しんぼう], 名声 [めいせい]
nederlande:
prestige
pole:
autorytet, prestiż
portugale:
prestígio, importância social, crédito
rumane:
autoritate, prestigiu
ruse:
престиж, авторитет, репутация
ukraine:
престиж, авторитет, репутація

9prestiĝa

Ĝuanta prestiĝon: ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj, intelektaj medioj [5]; [li] vizitis s-ron Bordoz, simplan libroteniston, en ties malnova hejmo – pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta [6]; literaturaj konkursoj […] estis tre ŝatataj pro la prestiĝa signifo, kiun ili havis [7]; ju pli da membroj havas UEA, des pli forte kaj prestiĝe ĝi povas aŭdigi sian voĉon [8]; ŝi jam gajnis la prestiĝan premion Remarque en Germanio [9]. SIN:brila2, renoma
angle:
prestigious
beloruse:
прэстыжны
ĉine:
烜赫 [xuǎnhè]
france:
prestigieux
germane:
angesehen, repräsentabel, renommiert
hungare:
elismert, tekintélyes
japane:
威信のある [いしんのある], 信望のある [しんぼうのある], 名高い [なだかい]
nederlande:
prestigieus
pole:
prestiżowy
rumane:
prestigiosul
ukraine:
престижний

administraj notoj