*fel/o PV

*felo

Kruda besta haŭto kun haroj: antilopaj feloj [1]; tapiŝo el kapra felo [2]; (figure) la falsaj profetoj […] venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj [3]; per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn [4]; [li] portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro [5]; [li] iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo [6]; (figure) la hundoj kuris post ĝi kaj volis fliki ĝian felon [7]; (figure) oni vokas nur tial la policon, ĉar ne estas permesite mem draŝi la felon de la rompŝtelinto kaj forpreni mem la predon de li [8]; de unu bovo oni du felojn ne deŝiras PrV ; antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon PrV ; la felo tanadon ne valoras (kosto, kandelo) PrV . VD:haŭto, ledo, pelto
angle:
hide (noun, of animal, with hair), fur (noun, of animal, with hide), pelt (noun, of animal)
beloruse:
шкура, футра (неапрацаванае)
ĉeĥe:
kožka, surová kůže se srstí
ĉine:
兽皮 [shòupí], 皮毛 [pímáo], 毛皮 [máopí], 羊毛 [yángmáo], 毛 [máo], 皮草 [pícǎo]
france:
peau (d'un animal)
germane:
Fell
hispane:
cuero (no curtido), piel (ya separada del animal)
hungare:
bunda (állatbőr), gerezna, állatbőr
japane:
[かわ], 毛皮 [けがわ]
nederlande:
vel, huid
pole:
futro
portugale:
pele (de animal, com pêlos)
ruse:
шкура, необработанный мех
slovake:
koža, rúno
ukraine:
шкура, невиправлене хутро, руно

fela

El felo: fela ĉapo Metrop ; molaj felaj pantofloj Metrop ; fela vinujo [9]; kaprofela vesto [10]; [mi] rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn [11]; ŝaloj ĉirkaŭ la kapo kaj vizaĝo aŭ felaj kapkovriloj [12]; vestitaj en dikaj peltoj kaj felaj ĉapoj [13].
angle:
fur (adj, material)
beloruse:
футравы, з футра
japane:
皮の [かわの], 毛皮の [けがわの]

felaĵo

Io farita el felo: se estos infektaĵo de lepro sur vesto […], ĉu sur la enteksitaĵo, […] ĉu sur ia felaĵo, […] oni devas montri ĝin al la pastro [14]; (figure) eble ni iru rigardi iujn felaĵojn?– brila ideo! Tamen ni rapidu, ĉar la zoo baldaŭ fermiĝos [15]. VD:pelto
beloruse:
футравы выраб, футравіна

felano

Adepto de subkulturo, kies anoj ŝatas artaĵojn, rakontojn, kostumojn pri bestoj kun homsimilaj trajtoj: marksisma teorio por felanoj [16]; kelkaj felanoj ne nur interesiĝas pri homformaj bestoj, sed foje trovas identecon en ili [17]; felano, kiu portas felkostumon, estas nomata felkostumulo [18].
16. Pata Vermelha: Tumblr, Teoria marxista para furries
17. Vikipedio, Felanaro
18. Vikipedio, Felkostumo
angle:
furry (noun, person)
ĉine:
兽迷 [shòumí]
germane:
Furry

felisto

Pretigisto de feloj.
angle:
furrier (noun, profession)
beloruse:
кушнер, аўчыньнік
ĉeĥe:
kožišník, zpracovatel kůží
france:
peaussier
hispane:
peletero
hungare:
tímár, cserzővarga
japane:
皮なめし職人 [かわなめししょくにん]
ruse:
скорняк
slovake:
kožušník, spracovateľ koží
ukraine:
кушнір

senfeligi

Detiri la felon: li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento [19]; (figure) nobeleto[…], kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton [20]; senlanigu, sed ne senfeligu (ne tro ekspluatu) PrV .
angle:
skin (vt, an animal)
beloruse:
зьдзіраць шкуру, злупіць шкуру
ĉeĥe:
stáhnout z kůže
france:
dépecer
hispane:
descuerar (un animal)
hungare:
megnyúz
japane:
皮をはぐ [かわをはぐ]
nederlande:
villen
ruse:
сдирать шкуру, свежевать
slovake:
odrať kožu (so srsťou), stiahnuť
ukraine:
здирати/знімати шкуру, білувати, обдирати

Ora ŝaffelo

MIT (helena mitologio) Mita ŝaffelo, kiun rabis Jazono de la dioj: (figure) ŝi sidas apud la dioj de nia popolo, bele kaj bone sur ora ŝafofelo, kaj manĝas mielkukojn [21].
angle:
Golden Fleece
beloruse:
залатое руно
ĉine:
金羊毛 [jīnyángmáo]
france:
Toison d'or
germane:
Goldenes Vlies
ruse:
Золотое руно

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.