tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl ru


inventaro,
listo,
tabelo,
registro
[5]
Detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj
en iu entrepreno, administracio ks; aro de tiuj laborantoj:
[pluraj cirkonstancoj] faris anakronisma la
vivtenadon de la revuo
[EPĈ] kun kelkdek-persona etato kaj
reduktiĝanta
abonantaro
[6];
(frazaĵo)
forstreki el la etato
(eksigi,
maldungi)
[7].
dungitaro,
laborantaro,
personaro
[9]
(p.p. laboranto) Estanta sur la
etato 2 de
la institucio, en kiu li laboras:
en la elspezoplanon de REU povas esti [enigata]
salajrado de la etataj funkciuloj de REU kaj de personoj
dungataj
laŭ laborkontraktoj
[10].
eksteretata
2
[11](malofte)
terenregistro

ekstra
(p.p. laboranto) Laboranta en la koncerna institucio,
sed
salajrata de alia:
ATANASOV Atanas Danĉev [estas] eksa
eksteretata
kunlaboranto
ĉe la Instituto de bulgara lingvo de la Akademio de
Sciencoj
[13].
etata 2
(p.p. etata laboranto) Laboranta plentempe por la
koncerna
institucio:
mi opinias, ke en ĉiu lernejo devas labori ne sole
plenetata
pedagogo, sed ankaŭ psikologo
[14].
(malofte)
Etato de ĉiuj posedaĵoj, i.a. heredotaj post
ies morto:
tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon,
ŝia morto
devis naski neniun riĉaĵetaton
[15].