tradukoj: be ca cs de es fr hu nl pl pt ru sk sv

ekonomik/o PV

ekonomiko  

EKON Scienco pri produktado kaj disdividado de la riĉaĵoj: ekonomiko estas scienco pri ekonomio [1]. SIN:ekonomio2

ekonomika

Rilata al ekonomiko, al ĝiaj teorioj, rondoj, konkludoj: historio de la ekonomika pensado [2].

ekonomikisto

EKON Fakulo pri ekonomiko: alia skolo, parte parenca al la monetarismo, ricevis malpli da estimo de la plimulto de ekonomikistoj [3].

tradukoj

belorusaj

~o: эканоміка, эканамічная тэорыя; ~a: эканамічны; ~isto: эканаміст.

ĉeĥaj

~o: ekonomika (věda); ~isto: ekonom (vědec).

francaj

~o: économie (science économique); ~a: économique (de la science économique); ~isto: économiste.

germanaj

~o: Wirtschaftswissenschaft; ~isto: Wirtschaftswissenschaftler.

hispanaj

~o: economía.

hungaraj

~o: közgazdaságtan; ~a: közgazdasági; ~isto: közgazdász.

katalunaj

~o: economia; ~a: econòmic; ~isto: economista.

nederlandaj

~o: economie.

polaj

~o: ekonomia; ~a: ekonomiczny.

portugalaj

~o: economia, ciências econômicas.

rusaj

~o: экономика (наука).

slovakaj

~o: ekonomika; ~isto: ekonóm.

svedaj

~o: ekonomi.

fontoj

1. F. J. Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998:9, p. 20a
2. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001:2, p. 16a
3. B. Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, 2001:9, p. 14a


ℛevo | datumprotekto | ekonom2.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2015/07/04 08:37:33