diurn/o

diurno

KAL La periodo dum kiu Tero (aŭ alia planedo) faras unu kompletan turnon ĉirkaŭ sia akso; t.e. (por Tero) la daŭro de 24 horoj, unu tago, vespero, nokto kaj mateno: laŭfame, post la malvenko ĉe Waterloo Napoleono dormis dum pli ol unu diurno [1]; (pasigi tiel) dudek kvar horojn en diurno, ĉiu el kiuj estis turmento (t.e. pasigi tiel la tutan tempon) [2]; oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj (t.e. jen tage, jen nokte) [3]. SIN:tagnokto
1. Jan Werner: Terminologia Kurso, p. 71
2. L. Tolstoj, trad. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉapitro 4
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13
angle:
(24-hour) day
beloruse:
суткі
ĉeĥe:
hvězdný den (24 hod.)
france:
jour (24 heures), nycthémère
germane:
Kalendertag
greke:
ημέρα (24ώρο)
hungare:
napéj, éjjel és nappal
japane:
一日 [ひとひ], 一昼夜 [いっちゅうや]
katalune:
dia solar, dia sencer (24h)
nederlande:
etmaal
pole:
doba
portugale:
dia (24 horas)
rumane:
douăzeci și patru de ore, zi (24 orediurna)
ruse:
сутки
slovake:
deň a noc (24hod)
svede:
dygn
ukraine:
доба

diurna

1.
Rilata al ago, procezo, fenomeno okazanta dum diurno: diurna ciklo; MET la diurna variado de aerpremo, temperaturo [4].
2.
Kalkulata laŭ la daŭro esprimita en diurnoj: revenite el la oficvojaĝo li ricevis la salajron kaj la diurnan elpagon; diurna dozo de medikamento; diurne marŝas nia mondo [5].
4. Meteologia Terminaro
5. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
beloruse:
сутачны
ĉeĥe:
denní, každodenní, trvající 24 hodin, trvající jeden den, týkající se hvězdného dne
france:
nycthéméral
germane:
1. tagesabhängig 2. kalendertägig
katalune:
diari
pole:
dzienny ~a variado: dobowy.
ruse:
суточный ~a variado: суточный ход (давления, температуры).
slovake:
celodenný
ukraine:
добовий

administraj notoj