distribuci/o

distribucio

MAT[1]
Kontinua lineara formo super iu vektora spaco el reelaj funkcioj (la t.n. testaj funkcioj): la bildon de testa funkcio `phi` per distribucio `T` oni ofte signas per `(:T,phi:)` anstataŭ `T(phi)`; ne ĉiu distribucio estas regula; oni diras, ke distribucio estas nula super subaro V de la fonto-aro de ĝiaj testaj funkcioj, se la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio kun subtenanto inkluzivata en V estas nula. SIN:ĝeneraligita funkcio.VD:derivaĵo.
Rim.: El la difino sekvas, ke la vektora spaco de distribucioj estas la topologia dualo de iu spaco de testaj funkcioj. Tiun ĉi spacon eblas elekti diversmaniere kaj ju pli oni postulas drastajn ecojn por la testaj funkcioj, des pli oni ricevas vastan spacon de distribucioj. Oni ofte elektas la spacon de reelaj funkcioj kun unu aŭ pluraj reelaj argumentoj, senfine deriveblaj kaj kun barita subtenanto.
angle:
 distribution (generalized function), generalized function
ĉeĥe:
 distributivnost
france:
 distribution (fonction généralisée), fonction généralisée
germane:
 Distribution (verallgemeinerte Funktion), verallgemeinerte Funktion
katalune:
 distribució
nederlande:
 distributie, veralgemeende functie
perse:
 توزیع، تابع تعمیم‌یافته
pole:
 dystrybucja, funkcja uogólniona
portugale:
 distribuição
ruse:
 распределение, обобщённая функция
slovake:
 distributívnosť
ukraine:
 дистрибуція

diraka distribucio

MAT
(ĉe punkto `a`) Distribucio, kiu ĵetas testan funkcion `phi` al `phi(a)`: la dirakan distribucion ĉe punkto a oni kutime signas per `delta_a`; intuicie oni ofte prezentas al si la dirakan distribucion, kiel limeson, kiam `n` strebas al nefinio, de vico de funkcioj, kiuj estas nulaj ekster intervalo `(a-1/n,a+1/n)` kaj havas integralon egalan al unu. VD:Dirako.
Rim.: La ĉi-rilata nacilingva terminologio estas sufiĉe bunta: diraka funkcio, impulsa funkcio, delta-funkcio, nadlo-funkcio, diraka funkcionalo, ktp. Tia abundo ne aspektas tre utila por tiom simpla nocio, des pli se konsideri, ke tiu ĉi distribucio estas asociebla al neniu vera funkcio.
angle:
 Dirac['s] distribution
france:
 distribution de Dirac
germane:
 Diracsche Funktion
katalune:
 distribució de Dirac
nederlande:
 Dirac-distributie
perse:
 تابع دلتای دیراک، تابع دیراک، توزیع دیراک
pole:
 dystrybucja Diraca, funkcja Diraca, delta Diraca
ruse:
 дельта-функция (Дирака)

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~o: Mankas fontindiko.
diraka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.