*dig/o PV

*digo

MAR Murego aŭ teramaso starigita por ŝirmi lokon kontraŭ superakvo el rivero aŭ maro: la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo [1]; por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn [2]; ĉar ĉijara inundo ne estis tiom granda, ne minacante la digon, oni ne ellasis inundon [3]; (figure) la digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi [4]; (figure) ilia sango estas tro bolanta, rompanta ofte digon de prudento [5]. VD:akvoŝtupo, valbaraĵo, kluzo1
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
3. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
5. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1894
angle:
dam, dike
beloruse:
плаціна, запруда, гаць, грэбля, дамба
bulgare:
дига, насип
ĉeĥe:
hráz
ĉine:
堤 [dī]
france:
digue
germane:
Damm, Deich
hebree:
סכר
hispane:
dique
hungare:
gát, védőgát, töltés
japane:
堤防 [ていぼう], 堰 [せき], ダム [だむ]
katalune:
dic, escullera
nederlande:
dijk
pole:
grobla, nasyp, tama
portugale:
dique, represa, barreira, obstáculo
ruse:
плотина, запруда, дамба
slovake:
hrádza
ukraine:
гать, гребля, загата, дамба

digi, endigigi

(tr)
1.
MAR Bari per digo: kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas [6].
2.
(figure) Malakceli, haltigi: ĉiu lingvo kaj do ankaŭ Esperanto ne estas digigebla de la medio kaj socio, en kiu ĝi estas uzata EeP ; mi preskaŭ eksplodis – ĉu je rido, ĉu kolero mi ja ne scias, sed mi devis digi mian spritemon [7]; endigado de konfliktoj MD14 . VD:bridi, kontraŭstari, malhelpi, moderigi.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:15
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
1. dam 2. stop, halt
beloruse:
1. перагарадзіць плацінай 2. перашкаджаць, чыніць перашкоды
ĉine:
2. 筑堤 [zhútí]
france:
endiguer
germane:
1. eindämmen, eindeichen 2. eindämmen, begrenzen
hebree:
לסכור
hungare:
1. gáttal elzár, gátak közé szorít 2. megfékez, korlátok közé szorít, megzaboláz
japane:
せき止める [せきとめる]
katalune:
aturar, retenir 1. posar un dic 2. detenir
nederlande:
indijken
pole:
1. zatamować 2. tamować
ruse:
1. преградить плотиной, запрудить 2. препятствовать
ukraine:
гатити, загачувати, перекривати греблею

administraj notoj