2elf/o

elfo

MIT Supernatura homforma estaĵo
a)
Aerfeo: la malgranda elfo el la rozo ... flugis el unu floro al alia [1]; bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn BdV . SIN:silfo
b)
Homsimila fikcia estaĵo havanta pintajn orelojn, kutime belaspekta kaj kun forta ligo al magio aŭ la naturo, kiu aperas en multaj fantastaj verkoj ekde la 20-a jarcento: la amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l' Maro [2]; Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn [3].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, elfo de la rozo
2. J.R.R. Tolkien trad. William Auld: La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de l' Ringo, libro 2a. ĉapitro 7a
3. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002:9, p. 17a
angle:
elf
beloruse:
эльф
ĉeĥe:
elf, skandinávský skřítek
ĉine:
[liǎng]
france:
elfe
germane:
Elf [skand], Elfe [skand], Elb [germ], Elbe [germ]
hispane:
elfo
ide:
elfo
itale:
elfo
japane:
エルフ [えるふ]
nederlande:
elf, elfje
pole:
elf
portugale:
elfo
ruse:
эльф
slovake:
elf, škriatok
ukraine:
ельф

administraj notoj