*blu/a

*blua

Ĉielkolora, lazura: la ĉielo estas blua [1]; blua kiel cejano, kobalto, safiro, turkiso; blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo [2]; blua somerĉielo [3]; blua marakvo (spegulanta la ĉielon) [4]; jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj [5]; mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna [6]! disputo pri la vivdona blua „oro“ minacas ĉefe pro tio, ke duono de la homaro […] devas dividi akvejojn kun siaj najbaroj [7]; tipaj litovinoj estas bluokulaj blondulinoj [8]; blualgo; en iliaj okuloj ankoraŭ brilis la blueco de la maro [9]; UN retiris siajn blukaskulojn [10]; (figure) estas problemo pri kaj pro la nuna blu-nigra registaro [11].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, ekzercaro, § 6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:6
3. Monato, Saliko: Folklora festivalo en Kaustinen, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Adriatika marbordo, 2004
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
7. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
8. LAST: In-forme, Monato, 2001/01, p. 9
9. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
10. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
11. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
afrikanse:
blou
albane:
blu
amhare:
ሰማያዊ
angle:
blue
arabe:
الأزرق
armene:
կապույտ
azerbajĝane:
mavi
beloruse:
сіні, блакітны
bengale:
নীল
birme:
ပြာသော
bretone:
glas
bulgare:
син
ĉeĥe:
modrý
ĉine:
[lán]
dane:
blå
estone:
sinine
filipine:
asul
france:
bleu (adj.)
galege:
azul
germane:
blau
guĝarate:
વાદળી
haitie:
ble
hebree:
כָּחוֹל
hinde:
नीला
hispane:
azul, celeste
igbe:
acha anụnụ anụnụ
indonezie:
biru
irlande:
gorm
islande:
blár
japane:
ブルー
jave:
biru
jide:
בלוי
jorube:
bulu
kanare:
ನೀಲಿ
kartvele:
ლურჯი
katalune:
blau (adj.)
kazaĥe:
көк
kimre:
glas
kirgize:
көк
kmere:
ខៀវ
koree:
푸른
korsike:
turchinu
kose:
luhlaza
kroate:
plava
kurde:
şîn
latine:
hyacintho
laŭe:
ສີຟ້າ
litove:
mėlynas
makedone:
сина
malagase:
manga
malaje:
biru
malajalame:
നീല
malte:
blu
maorie:
puru
marate:
निळा
monge:
xiav
mongole:
хөх
nederlande:
blauw (bn.)
nepale:
नीलो
njanĝe:
buluu
okcidentfrise:
blau
okcitane:
blau
panĝabe:
ਨੀਲਾ
paŝtue:
آبي
pole:
niebieski, modry, błękitny (jasny niebieski), granatowy (ciemny niebieski), turkusowy (zielono-niebieski), siny (szaro-niebieski)
portugale:
azul
ruande:
ubururu
rumane:
albastru, albăstrui
ruse:
синий, голубой
samoe:
lanu moaga
sinde:
نيرو
sinhale:
නිල්
skotgaele:
gorm
slovake:
modrý
slovene:
modra
somale:
buluug
ŝone:
bhuruu
sote:
putsoa
sunde:
biru
svahile:
bluu
svede:
blå
taĝike:
кабуд
taje:
สีฟ้า
tamile:
நீல
tatare:
зәңгәр
telugue:
నీలం
tibete:
སྔོན་པོ་
tokipone:
laso
turke:
mavi
ukraine:
синій
urdue:
بلیو
uzbeke:
ko’k
vjetname:
màu xanh
volapuke:
yulibik
zulue:
eluhlaza

bluo

Blua koloro aŭ kolorilo: prusa bluo, marista bluo; mi ekvidis malhelan bluon de ĉielo FdO ; maro da bluo, da helo FK ; foriras lante mi sur remboato kiel nubet' senzorga trans la bluo [12].
12. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio, 2007
beloruse:
сінь, блакіт
bretone:
glaz (liv)
france:
bleu (couleur)
germane:
Blau
hebree:
כָּחוֹל
japane:
[あお], 青色 [あおいろ]
katalune:
blau (subst.)
kurde:
şîn
nederlande:
blauw (bn.)
pole:
błękit (jasny niebieski), granat (ciemny niebieski), turkus (zielono-niebieski)
ruse:
синева, синь
ukraine:
синь, блакить, голубінь

bluaĵo

1.
Io blua, blua makulo, blua parto: bluaĵo ĉiela enua nubiĝas FK ; en brilanta bluaĵo de spaco FK .
2.
(komune) MED Bluiĝinta batmakulo, livido: li, pro ordo, al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj [13]. SUP:sangumo, eĥimozo
angle:
1. blue
beloruse:
1. сінь 2. сіняк
france:
1. chose bleue 2. bleu (hématome)
germane:
2. Bluterguss, Blaues Auge (u.ä.)
indonezie:
2. lebam
japane:
青色の物 [あおいろのぶつ], 青あざ [あおあざ], 打ち身 [うちみ]
katalune:
1. quelcom blau 2. blau, morat
nederlande:
1. iets blauws 2. blauwe vlek, hematoom
pole:
1. siniak, sinienie
ruse:
1. синева, синяк
ukraine:
синець

ĉielblua

blua kiel la sennuba ĉielo, precipe en la tago: du ĉielbluaj birdoj kantis [14]; [li] parolis pri ŝiaj ĉielbluaj okuloj [15]. SIN:lazura
angle:
skyblue
beloruse:
нябесна-блакітны
france:
bleu ciel
germane:
himmelblau
japane:
空色の [そらいろの]

helblua

blua kun konsiderinda parto de blanka koloro: li havis malgrandajn helbluajn okulojn [16]; malproksime leviĝis montoj […], ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo [17].
angle:
light blue
beloruse:
блакітны
france:
bleu clair
germane:
hellblau
japane:
淡青色の [あわあおいろの], 水色の [みずいろの]

administraj notoj