3furor/o

furoro

Momenta, ĉien disvastiĝanta modo, favoro, sukceso: „ĉu tiu lingvo ne estas mortinta?“ mi diris, „mi memoras, ke estis ia furoro pri ĝi antaŭ jaroj“ [1]; la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron [2]; fine de la dudekaj jaroj de 20a jarcento [okazis] la ekfuroro de pilsena biero [3]; lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron [4]; mi klopodas naĝi ĝis la morgaŭa tempesto-furoro kiu post rapida hajlo […] kvietige silentigos miajn hieraŭon kaj hodiaŭon [5]. VD:furorkanto, famo2, gloro, renomo
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 4. Konstante Frapante.
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 36. Sorto Ofte Alsendas Kion Ni Ne Atendas.
3. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
4. Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, Monato, 2005
5. Carlo Minnaja: Resume de l' mio, Monato, 2007
angle:
hit (popular song, fashion, movie, etc.), hype, smash hit, blockbuster
beloruse:
фурор
ĉeĥe:
furóre, popularita, povyk, rozruch, údiv, úspěch
ĉine:
轟動 [hōngdòng], 引人注目 [yǐnrénzhùmù]
france:
fureur, exaltation
germane:
Furore, Aufsehen, Aufregung, Brimborium, Zinnober
hungare:
átütő siker, bombasiker, sláger (átv)
japane:
大流行 [おおはやり], 熱狂的人気 [ねっきょうてきにんき]
nederlande:
furore
pole:
furora
portugale:
furor, voga, moda
ruse:
фурор, шумный успех
slovake:
besnosť, hnev, zúrivosť
ukraine:
фурор, гучний успіх

furori

(ntr)
Esti tre favorata, tre pasie disvastigata: [la] socikritika rakonto verkita en 1931, kiu siatempe furoris en Novzelando, estis prezentita al la esperantlingva publiko nur en 1972 [6]; li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis [7]; intertempe Interreto furoras tutmonde, ĉiamaniere, ĉiukampe [8].
angle:
be a hit
beloruse:
выклікаць фурор
ĉeĥe:
budit rozruch, budit senzaci, být v módě, jásat
ĉine:
引起很大轟動 [yǐnqǐhěndàhōngdòng], 震惊 [zhènjīng]
france:
faire fureur, être à la mode
germane:
Aufsehen erregen, Furore machen
hungare:
átütő sikere van, bombasikere van, nagy sláger
japane:
大流行している [だいりゅうこうしている], 大人気である [だいにんきである]
nederlande:
furore maken
pole:
furorę robić
ruse:
произвести фурор, пользоваться бешеным успехом
slovake:
budiť senzáciu
ukraine:
робити фурор, мати шалений успіх

administraj notoj