tradukoj: ca es fr th

* -ad PV

*-adTEZ

Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi:
A.
substantivojn:
1.
el substantiva radiko por signifi pli malpli daŭran agon faritan per la ilo montrata de la radiko: martelado; telefonado; brosado; kronado; afiŝado.
Rim. 1: La responda verbo estas sensufikse derivata de la substantivo: „marteli“ (ne: „marteladi“), „kroni“ ktp.
2.
el verba radiko por signifi:
a)
ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la radiko: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj [1] (Kp „la uzo de l' artikolo en tiu okazo ne estas ĝusta“) ; oni aŭdis muzikon kaj kantadon [2]; la ŝtelado estas via profesioK; venĝado estas mia metioZ; ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestojZ la natura irado de la aferoj [3].
Rim. 2: Pro ĉi tiu senco -ad servas por nomi la artojn, kapablojn ktp: la kantado estas tre agrabla okupoZ (ne: „okupado“, ĉar temas ne pri daŭra kanto, sed pri la scipovo kanti); la pentrado.
b)
longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin [4]; la pafado daŭris tre longe[5]; parolado (oratoraĵo) elokventa; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda deziradoPrV; donado de almozoj neniam malriĉigasPrV.
B.
verbojn:
3.TEZ
el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro aŭ ripetiĝo: marteladi (longe marteli); vizitadi (ofte viziti); zorgadi (konstante zorgi); mi saltadis la tutan tagon de loko al loko [6]; li kuradis ĝis li falisZ; ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj [7]; la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj [8]; kugloj senĉese faladis; almoze elpetadi al si panon; la mastrino renkontadis lin ĉiam ĝentileZ; mi esperas, ke la esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter siZ. SIN:re-2
Rim. 3: Tiu ĉi formo servas por traduki la imperfekton de la latinidaj lingvoj.
Rim. 4: Kelkaj esperantistoj uzas -ad kiel memstaran vorteron: lumbrilo adis kuŝi (plue kuŝis, daŭris kuŝante) sur tegmentoj; ni ade (konstante) progresas; la ekonomia vivo de l' homaro ade (senĉese, pli kaj pli) sennaciiĝas; ade uzata vorto.
VD:-aĉ, -ar, -eg, -et, -ul, ktp

tradukoj

francaj

-~: -age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action).

hispanaj

-~: sufijo/infijo de repetición o duración, -ación, -ición, -ada/-ado, -(a)je.

katalunaj

-~: [sufixe de repetició o durada].

tajaj

-~ 1.: แสดงการกระทำอย่างต่อเนื่อง; -~ a: ทำคำกริยาให้เป็นคำนาม.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906

-~: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [ad.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.20 2016/12/14 21:10:13 ]