*vezik/o PV

*veziko

1.
ANA Sakforma organo, en kiu kolektiĝas fluaĵo (urino, galo) aŭ gaso (naĝveziko): la gala veziko [1]; mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo [2]; la vitroj de la fenestroj estis […] el bestaj vezikoj [3].
2.
Volbaĵo sur haŭto plenigita de likvaĵo (pro vundiĝo aŭ malsano): ili brulvundos vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj [4]; la brakmuskoloj doloris kaj malmoliĝis ĝis laborrifuzo, la manoj pleniĝis de vezikoj [5]; la damaĝon al siaj generiloj li rimarkis nur la sekvan tagon, kiam komencis aperi doloraj vezikoj, kiuj poste infektiĝis [6]. VD:kalo
3.
Ĉiu el tiuj gasaj globetoj, ĉirkaŭita de haŭteto likva aŭ solida, el kiu konsistas ŝaŭmo: sapveziko (formiĝanta en sapa akvo kaj povanta ŝvebi kelktempe en aero) [7]; la vezikoj flugas kun beletaj ŝanĝiĝantaj koloroj [8]; (figure) krevis la lasta veziko de lia feliĉo [9]; la ŝaŭmaj vezikoj krevos [10]; (figure) en 2009 krevis la revo, kaj same la financa veziko [11]; ĉe la unua ekbolo sur la akvo eknaĝas vezikoj kiel fiŝokuloj [12]. SIN:bobelo
4.
Kaveto en solidaĵo: montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj […] havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo [13].
angle:
1. bladder 3. bubble
beloruse:
бурбалка, пузыр, пухір
ĉeĥe:
puchýř, vezikula
ĉine:
凸泡 [tūpào], 水泡 [shuǐpào], 胞囊 [bāonáng], 水疱 [shuǐpào], 水皰 [shuǐpào], 胱 [guāng], 脬 [pāo], 膀 [páng]
france:
1. vésicule 3. bulle
germane:
Blase
greke:
1. κύστη
hispane:
1. vejiga, vesícula 3. burbuja, pompa sap~o: pompa de jabón.
hungare:
1. hólyag 3. buborék sap~o: szappanbuborék.
japane:
[あわ], 気泡 [きほう], 嚢胞 [のうほう], 吹き出し [ふきだし]
katalune:
1. vesícula, bufeta 3. bombolla sap~o: bombolla de sabó.
latinece:
1. vesica
nederlande:
1. blaas 3. luchtbel, bel (luchtbel)
pole:
bańka, bąbel 1. pęcherz
portugale:
vesícula
ruse:
пузырь
slovake:
pľuzgier, vezikula
tibete:
ལྒང་ཕུག་
ukraine:
міхур

haŭtveziko, haŭtveziketo

MED Ŝvelaĵo de la haŭto aŭ de muko, plenigita per korpa fluaĵo, kian kaŭzas brulo, intensa frotado, iuj infektoj; blazo, flikteno: ŝuoj […] povas froti kaj kaŭzi haŭtveziketojn [14].
14. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV198, 2013-03-25
angle:
blister
beloruse:
вадыр, пухір (на скуры)
ĉine:
[pào], 皰 [pào], 水泡 [shuǐpào]
france:
ampoule (sur la peau), cloque (sur la peau), pustule
hispane:
ampolla (sobre la piel), pústula
hungare:
hólyag, pörsenés
itale:
vescica (della pelle), vescichetta, vescicola
pole:
odcisk
portugale:
ampola, empola
ruse:
водянистый волдырь
ukraine:
пухир

naĝoveziko, naĝveziko

ZOO Aerplena organo en la ventro de fiŝo, dank' al kiu ĝi en akvo ŝvebas, leviĝas, malleviĝas: ekzistas fiŝoj kun brankoj kiuj spiras aeron solvitan en akvo, kaj ankaŭ spiras gasan aeron en siaj naĝvezikoj [15].
beloruse:
плавальный пузыр
ĉine:
[biào], 鳔 [biào]
france:
vessie natatoire
hispane:
vejiga natatoria
hungare:
úszóhólyag
itale:
vescica natatoria
japane:
浮袋 [うきぶくろ]
katalune:
vesícula natatòria
pole:
pęcherz pławny
ukraine:
плавальний міхур

spekula veziko, spekulacia veziko, financa veziko

EKON Prezaltiĝo trans la efikoj de mendo kaj oferto, kiun kaŭzas spekulado en la koncerna merkato, kun risko de subita kolapso: ĉiam post kelkaj jaroj krakas nova spekula veziko [16]; la direktoro de la semajngazeto L’Express maltrankviliĝas : "la kapitalismo […] produktas spekulaciajn vezikojn" [17]; financaj vezikoj […] kreas fiktivan riĉecon kaj ebligas konsumkreskon sen salajroj [18].
16. S. Halimi, trad. M. Westermayer: Por la krizo de la merkato, le Monde diplomatique, 2002-09
17. S. Halimi, trad. M. Westermayer: Por la krizo de la merkato, le Monde diplomatique, 2002-09
18. -, trad. C. Bertin: Manifesto de konsternitaj ekonomikistoj, Monda Asembleo Socia, 2011-02-16
beloruse:
фінансавая бурбалка, эканамічная бурбалка
france:
bulle financière
hispane:
burbuja económica, burbuja especulativa, burbuja financiera
katalune:
bombolla econòmica, bombolla especulativa
pole:
bańka spekulacyjna, bańka finansowa

urina veziko, urinveziko

ANA Sakforma organo de animaloj en kiu kolektiĝas urino antaŭ ties eligo el la organismo: la averaĝa kapacito de la homa urinveziko estas ĉirkaŭ 500 cm3.
beloruse:
мачавік, мачавы пузыр
bretone:
c'hwezhigell (troazh)
bulgare:
пикочен мехур
ĉeĥe:
močový měchýř
ĉine:
膀胱 [pángguāng], 膀胱 [pǎngguāng]
finne:
virtsarakko
france:
vessie
germane:
Harnblase
hispane:
vejiga urinaria
hungare:
hugyhólyag
indonezie:
kandung kemih
itale:
vescica urinaria
japane:
膀胱 [ぼうこう]
katalune:
bufeta urinària
latinece:
vesica urinaria
nederlande:
urineblaas
pole:
pęcherz moczowy
ruse:
мочевой пузырь
slovake:
močový mechúr
svede:
urinblåsa
ukraine:
сечовий міхур

administraj notoj

urina ~o, urin~o: Mankas dua fontindiko.
urina ~o, urin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.