1veteran/o PV

veterano

1.
Longe servinta soldato: kvankam li estis nova al la trupo, li ne estis novico; male, li estis veterano jam plenuminta kompletan serion da operacioj [1].
2.
Longe servinta oficisto. VD:ekzercito, emerito, spertulo.
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
 veteran
beloruse:
 вэтэран
ĉeĥe:
 (zasloužilý) pracovník na odpočinku, veterán, vysloužilec
france:
 vétéran
germane:
 Veteran
hispane:
 veterano (subst.)
hungare:
 veterán
katalune:
 veterà
nederlande:
 veteraan
portugale:
 veterano
ruse:
 ветеран
slovake:
 starý pracovník kolektívu, veterán, vojenský vyslúžilec
ukraine:
 ветеран

veterana

(figure) Kiu havas longan sperton en la koncerna afero; ne novica: la direktadon prizorgas la veterana samideano D-ro Anakreon Stamadiadis [2].
2. Verdano: El nia Gazetaro, The British Esperantist, 1932, p. 180a
france:
 vétéran (adj.)
hispane:
 veterano (adj.)

administraj notoj