9uni/o PV
9unio

- 1. ↝
Alianco, federacio, konfederacio, ligo aŭ simila unuiĝo de sociaj aŭ politikaj organizaĵoj, estiĝinta surbaze de iliaj komunaj interesoj:
dogana unio; la potenca reĝino de la Unio, Margareto [1]; la unio de Litvo kun Polujo okazis en 1386 [2];
Latina Unio;
Sovetunio;
Eŭropa Unio; en pli granda unio apenaŭ eblos, ke (kiel nun) ĉiu ŝtato rajtos je minimume unu membro en EU-komisiono [3]; tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio, „mobilizis” la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco [4]; Virina Alianco, transkonfesia kaj transpartia unio de virinoj [5].
- 2. ↝
Aliĝo de kristana konfesio al la konfesio romkatolika en maniero, ke ĝi akceptas la romkatolikan dogmaron kaj la povojn administrajn kaj spiritajn de la papo de Romo, kaj konservas sian ritaron kaj la edziĝon de la pastroj:
Liona unio de 1274;
Florenca unio de 1439;
Bresta unio de 1596.
- 3.
Datumtipa konstruilo en la programlingvoj Algol-68 kaj C, ebliganta malrigidigi la traduktempan tipkontrolon super la objektoj deklaritaj havi tian unian tipon.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. Grabowski: PIV1, pĝ. 1154
3. MonatoStefan Maul
4. Monato, Garbhan Macaoidh: Lingvo kiel politikilo
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Modereco venkita
2. Grabowski: PIV1, pĝ. 1154
3. MonatoStefan Maul
4. Monato, Garbhan Macaoidh: Lingvo kiel politikilo
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Modereco venkita
- angle:
- 1. union 2. Uniatism 3. union, union type
- beloruse:
- dogana ~o: мытны саюз Sovet~o: Савецкі саюз Eŭropa U~o: Эўразьвяз, Эўрапейскі саюз 1. саюз, зьвяз Bresta ~o: Берасьцейская вунія 2. вунія
- finne:
- dogana ~o: tulliliitto Sovet~o: Neuvostoliitto Eŭropa U~o: Euroopan unioni 1. liitto, unioni 2. unioni (kirkollinen), unioituminen 3. unioni (tietorakenne C-kielessä)
- france:
- union
- germane:
- Union, , dogana ~o: Zollunion Latina U~o: Lateinische Union Sovet~o: Sovjetunion Eŭropa U~o: Europäische Union 1. Zusammenschluss, Bund Bresta ~o: Union von Brest 2. Kirchenunion 3. Union (Datenstruktur)
- greke:
- ένωση
- hispane:
- 1. unión
- hungare:
- dogana ~o: vámunió Sovet~o: Szovjetunió Eŭropa U~o: Európai Unió 1. unió, egyesülés 2. unió
- itale:
- Latina U~o: Unione Latina Sovet~o: Unione Sovietica Eŭropa U~o: Unione Europea 1. unione Liona ~o: Concilio di Lione Florenca ~o: Concilio di Firenze Bresta ~o: Unione di Brest 2. concilio, unione (rel.) 3. unione, union
- latinece:
- 2. unio
- nederlande:
- eenheid, unie Sovet~o: Sovjetunie Eŭropa U~o: Europese Unie
- portugale:
- união
- ruse:
- dogana ~o: таможенный союз Latina U~o: Латинский союз Sovet~o: Советский союз Eŭropa U~o: Европейский союз 1. союз Liona ~o: Лионская уния Florenca ~o: Флорентийская уния Bresta ~o: Брестская уния 2. уния 3. объединение
- svede:
- Sovet~o: Sovjetunionen Eŭropa U~o: Europeiska unionen 1. union 3. union (i programmeringsspråket C)
- turke:
- 1. birlik
uniano ↝
Ano de romkatolika orientrita konfesio estigita per unio2: la katolikoj en Bulgario estas inter 60 kaj 70 miloj, el kiuj almenaŭ 29 miloj estas unianoj, t.e. ili sekvas la ritojn de la ortodoksa eklezio, sed rekonas la papon de Romo [6].
Rim. 1: Oni ne aplikas tiun vorton al la romritaj katolikoj, malgraŭ la ŝajne simetria senco de „unio“.Rim. 2: Ŝajnas ke almenaŭ iuj unianoj ial malŝatas tiun nomon kaj preferas nomi sin „grekkatolikoj“. Tio estas evitinda, ĉar ankaŭ la greka ortodoksa eklezio ĉiam oficiale sin nomis „katolika“ (ortodokse, t.e. prave katolika), kaj tial „grekkatoliko“ same aŭ eĉ pli prave estas atribuebla al tiuj ortodoksaj kristanoj. Ĝusta termino, evitanta tiujn problemojn, estas „orientrita romkatoliko“.
6.
Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario
- angle:
- Uniat, Uniate
- beloruse:
- уніят, вуніят
- finne:
- uniaatti
- france:
- uniate
- germane:
- Unierter
- hungare:
- unitus, egyesült
- itale:
- uniate (sost.)
- nederlande:
- lid van de geünieerde kerken
- ruse:
- униат
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.