*trot/i Fab2
*troti
(ntr)
- 1.
- Kuri en aparta maniero de kvarpieduloj, kun rapideco meza inter paŝado kaj galopo: en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo [1]; nur unu aŭ du hundoj kaŭras kaj trotas en la vilaĝo [2]; malgranda muso […] trotetis sur la planko kaj lasis en la polvo malgrandajn spurojn [3]. ambli 1, galopi 1, paŝi
- 2.
- (figure) Iri rapide, kureti, kuri per mallongaj paŝoj: [ili] trotis antaŭen […], la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj [4]; [la doktoro] per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon [5]; mi trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu ajn estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas [6].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. Wu Ming: Neĝa lando, [2002]
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, libro 1a, ĉapitro 2a
2. Wu Ming: Neĝa lando, [2002]
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, libro 1a, ĉapitro 2a
- angle:
- 1. trot
- beloruse:
- 1. бегчы рысьсю 2. падбягаць, трухаць (бегчы)
- ĉeĥe:
- klusat
- france:
- trotter
- germane:
- 1. traben 2. trotten
- hispane:
- 1. trotar, ir al trote
- hungare:
- 1. üget
- japane:
- 速歩で駆ける [そくほでかける], だくを踏む [だくをふむ], ちょこまか歩く [ちょこまかあるく], 小走りする [こばしりする]
- katalune:
- 1. trotar
- nederlande:
- 1. draven
- pole:
- 1. kłusować 2. truchtać, kłusować, podbiegać, dreptać
- portugale:
- 1. trotar
- ruse:
- 1. бежать рысью, бежать рысцой
- slovake:
- klusať, ísť poklusom
- ukraine:
- бігти, іти риссю/клусом/клуса
troto
- Duonrapida kuro aŭ kurmaniero.
- beloruse:
- рысь (бег)
- ĉeĥe:
- klus, klusání, poklus, trot, trotl
- france:
- trot
- germane:
- Trab
- japane:
- 速歩 [はやあし], だく足 [だくあし], トロット
- slovake:
- klus, klusanie
- ukraine:
- рись, клус
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.