*tomb/o PV

*tombo

Fosaĵo en tero aŭ ŝtona monumento, kien oni metas mortinton: en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon [1]; la knabino ĉiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris [2]; ĉiujn tri, ĉar ili […] tiel amis unu la alian, oni metis en unu tombon [3]; ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos [4]; tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj [5]; [iam] la frunto kovriĝos per tia tomba paleco Marta ; (figure) ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo Marta ; (figure) [ĉio ĉi] alproksimigas min per unu paŝo al la tombo [6]; stari per unu piedo en la tombo (riski tro) PrV ; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis PrV . SUB:kripto
angle:
grave, tomb, vault
beloruse:
магіла
bulgare:
гроб
ĉeĥe:
hrobové místo
france:
tombe, tombeau
germane:
Grab
hispane:
tumba
hungare:
sír
japane:
[はか], 墓穴 [ぼけつ], 墓石 [ぼせき], 墓碑 [ぼひ], 死 [し]
katalune:
tomba, sepulcre
nederlande:
graf
pole:
grób, mogiła
portugale:
túmulo, tumba, jazigo, sepultura
rumane:
mormânt
ruse:
могила
slovake:
hrobové miesto
ukraine:
могила, гріб

tombejo

ARKI Loko destinita por enhavi plurajn aŭ multajn tombojn: oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo [7]; li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian Patro nia'n [8]; tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo [9]; la piramidoj formas nordan finon de la grandega tombejo [10]; „La Litomiŝla tombejo“ (romano de Karolo Piĉ) [11].
angle:
graveyard, cemetery, necropolis
beloruse:
могілкі
bulgare:
гробище
ĉeĥe:
hřbitov
france:
cimetière
germane:
Friedhof
hispane:
cementerio
hungare:
temető
japane:
墓場 [はかば], 墓地 [ぼち]
katalune:
fossar, cementiri
nederlande:
begraafplaats
pole:
cmentarz
portugale:
cemitério
rumane:
cimitir
ruse:
кладбище
slovake:
cintorín
tibete:
དུར་ཁྲོད་
ukraine:
кладовище, цвинтар

tombisto

Tiu, kiu fosas kaj starigas tombojn: la klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj ŝercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto [12].
VD:ĉerkisto, funebristo
12. A. Puŝkin, trad. N. Lozgaĉev: Ĉerkisto, La Ondo de Esperanto, 1999:6 (56)
beloruse:
далакоп
france:
fossoyeur

entombigi

(tr)
Meti mortinton en tombon; sepulti: entombigita en bona maljuneco [13]; kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita [14]; preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino [15]; (figure) ŝi mallevis la kapon sub la premo de amaso da rememoroj kaj entombigitaj esperoj [16].
angle:
entomb, bury (in grave), inter
beloruse:
хаваць (у магілу)
bulgare:
погребвам
ĉeĥe:
pohřbít, uložit do hrobu
france:
ensevelir (mettre en tombe), enterrer (mettre en tombe)
germane:
beerdigen, begraben
hispane:
enterrar (meter en una tumba), sepultar (meter en una tumba)
hungare:
eltemet
japane:
埋葬する [まいそうする], 墓に葬る [はかにほうむる]
katalune:
sebollir, sepultar, enterrar
nederlande:
begraven
pole:
pochować (złożyć do grobu)
portugale:
enterrar, sepultar
ruse:
хоронить, похоронить
slovake:
pochovať
ukraine:
ховати, хоронити, опускати в могилу

entombigo

Meto de mortinto en tombon: ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo [17]; li decidis veni al ŝia entombigo [18].
17. La Nova Testamento, Marko 14:8
18. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
angle:
burial, interment, funeral, entombment
beloruse:
пахаваньне
ĉeĥe:
uložení do hrobu
france:
mise au tombeau
germane:
Beerdigung, Begräbnis
hispane:
entierro
pole:
pogrzeb, pochówek
slovake:
pochovanie, pohreb
ukraine:
похорон, поховання

administraj notoj