9test/o PV

9testo

1.
Metoda provo por kontroli taŭgecon:
a)
PED Provo de la akirita kapablo de lerninto: la prezidanto […] ricevas la ekzamenajn testojn kaj malfermas ilin tuj antaŭ la ekzameno [1];
b)
PSI Provo de la animaj, karakteraj ecoj de homo: jen […] testo ellaborita en la Fakultato de Psikologio de la Universitato de Cambridge [2].
c)
TEK Elprovo de produkto, kontrolo de ĝia taŭgeco: kun tiu ĉi testsistemo la tuta aparataro povas denove funkcii regule kaj fidinde [3].
VD:ekzameno, kontrolo
2.
Metoda provo por pruvi aŭ malpruvi hipotezon: kian rezulton donis la parafina testo […]? […] la rezulto estas negativa […] sed tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj ChR ; narkotaĵoj ne ludas grandan rolon por la litovaj soldatoj: laŭ testoj nur iom pli ol 9 % uzas narkotaĵojn [4].
a)
MED Metoda provo por eventuale evidentigi malsanon: neŭrologoj de Kalifornio […] sukcesis evoluigi simplan okulan teston, kiu – malsame ol aliaj pli abruptaj testoj uzataj ĝis nun – kapablas facile kaj precize malkovri progresintan malsanon de Alzheimer [5]; [oni] pretigas laboratoriajn testojn por tuja diagnozo kaj provizas konvenajn medikamentojn, sekve la nombro de infektitaj infanoj draste falas [6]; oni anoncis, post 195 pluaj testoj ĉe diversaj laboratorioj, ke la bakterio estis unue misidentigita [7].
VD:eksperimento, sondo
Rim.: Ĉe „testo“ oni konsideras nur unuopan aspekton ricevante rezulton kiel unuopa valoro, dum en „ekzameno“ aŭ „kontrolo“ oni konsideras detale plurajn aspektojn por ricevi kompletan bildon, ekz-e en formo de raporto pri la ekzamenata afero.
1. UEA: Principa regularo pri la supera internacia ekzameno de ILEI/UEA, 2003-06-01
2. C. Berga: Kiu estas via sekvinda modelo, 2009-11-09
3. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, 1928
4. last: Nesolidaj soldatoj, Monato, 2003/01, p. 14
5. J. Malá: Okula testado malkovras la malsanon de Alzheimer, Esperanta Retradio, 2017-09-29
6. Paulo S. Viana: Medicino ― Sukceso kontraŭ aidoso, Monato, 2002/08, p. 15
7. D. E. Rogers: Kiam nutraĵo kaŝas putraĵon, Monato, 2014/02, p. 11
afrikanse:
toets
albane:
provë
amhare:
ሙከራ
angle:
test
arabe:
اختبار
armene:
փորձարկում
azerbajĝane:
test
beloruse:
тэст
bengale:
পরীক্ষা
birme:
စမ်းသပ်
bosne:
test
dane:
test
estone:
test
eŭske:
proba
filipine:
pagsubok
france:
test
galege:
proba
germane:
Test
guĝarate:
ટેસ્ટ
haitie:
tès
haŭse:
jarabawa
hinde:
परीक्षण
hispane:
prueba, examen, evaluación, test (anglicismo)
hungare:
felmérés, teszt
igbe:
ule
irlande:
tástáil
islande:
próf
japane:
テスト
jide:
פּרובירן
jorube:
igbeyewo
kanare:
ಟೆಸ್ಟ್
kartvele:
ტესტი
katalune:
test
kazaĥe:
сынақ
kimre:
prawf
kirgize:
текшерүү
kmere:
ការធ្វើតេស្ត
koree:
테스트
korsike:
francese test
kose:
uvavanyo
kroate:
test
kurde:
îmtîhan
latine:
aliquam
latve:
testa
laŭe:
ການທົດສອບ
litove:
testas
makedone:
тест
malagase:
fitsapana
malaje:
ujian
malajalame:
പരിശോധന
malte:
tal
maorie:
whakamᗑtautau
marate:
चाचणी
monge:
xeem
mongole:
туршилтын
nederlande:
test
njanĝe:
chiyeso
okcidentfrise:
toets
panĝabe:
ਦਾ ਟੈਸਟ
paŝtue:
ازموینه
pole:
test
portugale:
teste, prova
ruande:
ikizamini
ruse:
тест
samoe:
suʻega
sinde:
امتحان
sinhale:
ටෙස්ට්
skotgaele:
deuchainn
slovene:
preskus
somale:
baaritaanka
ŝone:
bvunzo
sote:
teko
sunde:
nguji
svahile:
mtihani
taĝike:
озмоиш
taje:
การทดสอบ
tamile:
சோதனை
tatare:
тест
telugue:
పరీక్ష
tibete:
ཚོད་ལྟ་
ukraine:
тест
urdue:
ٹیسٹ
uzbeke:
sinov
vjetname:
kiểm tra
zulue:
ukulinga

testi

(tr)
Metode provi iun pri liaj kvalitoj, aŭ fabrikaĵon pri ĝiaj ecoj: testi la proprajn fortojn EeP ; mi testis mian hipotezon ChV ; mi volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi FSI ; programi, testi, priskribi, ripari, pliampleksigi la programaron [8]; la testantoj […] estis profunde ŝokitaj de la fakto, ke la programo rekonis la vortojn [9]; la „sveda“ modelo estis balono por testi (vd provbalono2) la reagojn de la aliaj [10]; en Danlando oni testas nun ekipadon de lokomotivestroj per porteblaj komputiloj [11]. VD:detekti, ekzameni, esplori
8. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
9. Paŭl Peeraerts: Ni levu la ĉapelon!, Monato, 1995/05, p. 16
10. Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, Monato, 2003/02, p. 20
11. W. Usakiewicz: Trarigardo de la E-gazetaro, 2004-02-17
angle:
test
ĉeĥe:
prověřovat, testovat, vyzkoušet na, zkoušet
france:
tester
germane:
testen
hispane:
probar, examinar, evaluar, testear
japane:
テストする [てすとする], 検査する [けんさする], 試験する [しけんする]
katalune:
testar
nepale:
परीक्षण
pole:
testować
slovake:
preverovať, skúšať, testovať
ukraine:
тестувати, піддавати тестуванню

testisto

Homo, kiu profesie testas: se via teamo ne havas asignitajn testistojn, almenaŭ unu por ĉiuj du aŭ tri programistoj, vi aŭ liveras fuŝajn produktojn, aŭ malŝparas monon [12].
12. J. Spolsky, trad. R. Williams: La Joel-Testo..., 2000-08-09
angle:
tester
france:
testeur
germane:
Tester
hispane:
examinador, evaluador
katalune:
assajador, examinador
pole:
tester

administraj notoj