*brik/o UV
*briko
- 1.
- Negranda ortangula paralelepipeda bloko, plej ofte el argilo (bakita, kunpremita aŭ sunsekigita) aŭ el miksaĵo de kvarca sablo kaj kalko, uzata en masonaĵoj: la domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj [1]; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn [2]; [la] fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj (sen surmetita mortero) [3]; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (post la danĝero oni forgesas la promesojn) PrV .
- 2.
- (figure) Baza elemento de tuto: oni devas malkombini [proteinon] per hidrolizo, ĝis la „konstrubrikoj“, aminoacidoj [4].
- 3.
- (figure) Brikforma aĵo: briko da sapo; la faraono sidiĝis sur la oraj brikoj (en la trezorejo, kp ingoto) [5]; la fruktoj de la karoboarbo ebligas produkti ankaŭ karobobrikojn tute similajn al la ĉie vendataj ĉokoladobrikoj [6]. ŝtono, tegolo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9a.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
4. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
6. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 2011
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
4. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
6. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 2011
- angle:
- 1. brick 3. block
- beloruse:
- 1. цагліна 2. аснова 3. кавалак, брусок
- ĉeĥe:
- cihla
- ĉine:
- 1. 建筑用砖 [jiànzhùyòngzhuān], 耐火砖 [nàihuǒzhuān], 砌砖 [qìzhuān]
- france:
- brique
- germane:
- 1. Ziegel 2. Baustein 3. Quader, Barren, Block
- hebree:
- לְבֵנָה, קוביה
- hispane:
- 1. ladrillo 3. ladrillo
- hungare:
- 1. tégla 3. darab (tégla formájú)
- indonezie:
- 1. batu bata
- japane:
- れんが, れんが形のもの [れんがかたのもの]
- katalune:
- 1. maó, rajola, totxo 2. peça, element 3. pastilla (de sabó), riell (d'or), barrell (d'or), rajola (de xocolata), taula (de xocolata)
- perse:
- 1. آجر 3. قالب
- pole:
- 1. cegła, cegłówka 3. cegła, bloczek
- portugale:
- 1. tijolo
- ruse:
- 1. кирпич 3. кусок, брусок
- slovake:
- 1. tehla 3. tehla
- ukraine:
- цегла, блок, плита
briketo JED
- Malgranda briko: samarkanda astronomia skolo, kies esploroj kaj malkovroj fariĝis kvazaŭ netakseblaj briketoj en la fundamento de la moderna astronomia scienco [7]; aperis alvokoj nepre ne aĉeti danajn varojn ĉu kolbasoj, lakto, insulino aŭ Lego-briketoj [8]. karbobuleto
7.
Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
- beloruse:
- брыкет
- ĉeĥe:
- briketa
- france:
- briquette
- germane:
- Brikett
- hebree:
- קוביה
- hungare:
- brikett
- indonezie:
- briket
- japane:
- れんが状の小塊 [れんがじょうのしょうかたまり], 積み木 [つみき], ブロック [ぶろっく]
- perse:
- بریکت، زغال قالبی
- pole:
- brykiet
- ruse:
- брикет, кирпичик
- slovake:
- briketa
- ukraine:
- цеглинка, брикет