*stab/o UV
*stabo
- 1.
Grupo de specialistoj konsilantaj kaj
subtenantaj superan komandanton en
ĉiuj liaj taskoj:
la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon
[…] plirapidigi la marŝon
[1];
li estis edukata hejme […] ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de
adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de
la regimento kaj stabo
PatrojFiloj
;
mi ne estis mortpafanta... mi servis en la stabo... kiel skribisto...
Metrop
;
ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo
FSp
;
la ĉefa stabo de marŝalo Tito […] troviĝis
certan tempon en iu groto
[2];
sesdeko da usonaj oficiroj liveris sekrete al la iraka generalstabo detalajn
informojn
MD02
.
taĉmento- 2.
- (figure)
Grupo de specialistoj gvidantaj kune kun la estraro la aferojn de iu organizo, entrepreno kc:
li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo,
[…] sed en la rolo de ordinara laboristo
KKl
;
mia vizio estas pri organizo kreskanta […], kreskantaj sekcioj kiuj
ricevas helpon de TEJO informade, trejnade, subvencie danke al stabo kiu
povas profesie labori
[3].
kabineto3
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 45a
3. , Nia
2. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 45a
3. , Nia
- angle:
- 1. general staff, commanding officers
- beloruse:
- штаб (група людзей)
- bulgare:
- щаб
- ĉeĥe:
- štáb
- france:
- état-major
- germane:
- Stab, Führungsstab general~o: Generalstab. 2. Leitungsgruppe, Führungsgruppe
- hispane:
- 1. estado mayor (militar)
- hungare:
- 1. törzskar, törzs 2. kar, törzs
- itale:
- stato maggiore
- japane:
- 参謀部 [さんぼうぶ], 幹部 [かんぶ], 首脳部 [しゅのうぶ], スタッフ [すたっふ]
- nederlande:
- staf (officieren, leraren e.d.)
- pole:
- 1. sztab 2. sztab
- ruse:
- штаб
- slovake:
- vedenie, štáb
- tibete:
- སྦྱུག་པ་
- ukraine:
- штаб
stabano
-
Membro de stabo:
li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la
stabanoj
[4];
la eksa arme-stabano […] estis enkarcerigita
MD08
;
[en] ĉi tiu rubriko […] aperu sinprezentoj de la
redaktoroj, reviziantoj kaj FEL-stabanoj
[5];
ne dezirante rompi la tradicion kaj maldungi fidelajn stabanojn, la familio
transposedigis la kafejojn al la dungitoj, kiuj provis funkciigi ilin kiel
laboristan kooperativon
[6].
adjutanto,
furiero,
serĝento,
skribisto,
telefonisto
4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
5. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
- beloruse:
- штабіст
- germane:
- Stabsangehöriger
- japane:
- 参謀 [さんぼう], 幕僚 [ばくりょう], 幹部 [かんぶ], スタッフ [すたっふ]
- ukraine:
- працівник штабу
stabejo
Konstanta aŭ provizora loko, kie funkcias stabo:
en apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev,
Maĥmetali, Adams, Tuurken kaj Karal
CKv
;
en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj
inter la du generalstabejoj
KKr
;
la atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David
en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj
[7];
li planis ataki ankaŭ, li poste diris, la partian ĉefstabejon
[8];
la ĉefstabejo de la projekto troviĝas en Nepalo
[9];
(figure)
la familio estis nur […] la stabejo de liaj
malamikoj
[10].
centra oficejo,
skribejo
7.
Monato, Hélène FALK: Israelanoj instruis
terorismon, 2003
8. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
9. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
10. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 31a, p. 439a
8. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
9. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
10. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 31a, p. 439a
- angle:
- headquarters
- beloruse:
- штаб (месца)
- bulgare:
- щаб
- ĉine:
- 指挥部 [zhǐhuībù], 指揮部 [zhǐhuībù], 司令部 [sīlìngbù], 总部 [zǒngbù], 總部 [zǒngbù]
- france:
- poste de commandement
- germane:
- Hauptquartier, Stabsstelle
- itale:
- quartier generale
- nederlande:
- hoofdkwartier
- pole:
- sztab