*sciur/o PV

*sciuro

ZOO Ronĝulo vivanta sur arboj, kun granda longhara vosto kaj hartufoj ĉe la oreloj; genro el familio sciuredoj (Sciurus): peni tiel vane kiel sciuro turnanta sian kaĝon; ŝi suprenrampis tiel lerte kiel sciureto inter la branĉojn [1].
Eŭrazia rufa sciuro
angle:
squirrel
beloruse:
вавёрка
bulgare:
катеричка
ĉeĥe:
veverka
ĉine:
松鼠 [sōngshǔ]
france:
écureuil
germane:
Eichhörnchen
hebree:
סנאי
hispane:
ardilla
hungare:
mókus
indonezie:
tupai
itale:
scoiattolo
japane:
リス
katalune:
esquirol
latinece:
Sciurus
nederlande:
eekhoorn
pole:
wiewiórka
ruse:
белка
slovake:
veverica
svede:
ekorre
ukraine:
білка, вивірка

flugsciuro, fluganta sciuro

ZOO Komuna nomo por indiki flugipovan sciuron kaj do (laŭ malnova klasifikado) subfamilion Pteromyinae aŭ (laŭ nova klasifikado) tribon Pteromyini (de subfamilio Sciurinae): la membroj kaj eĉ la bazo de la vosto de flugantaj sciuroj estas ligitaj per larĝa areo de haŭto, kiu funkcias kiel paraŝuto [2].
ĉine:
寒号鸟 [hánhàoniǎo], 寒號鳥 [hánhàoniǎo], 飛鼠 [fēishǔ], 飞鼠 [fēishǔ], 鼯 [wú], 鸓 [lěi], 鼯鼠 [wúshǔ]
france:
écureuil volant
germane:
Gleithörnchen
hispane:
pteromyini, ardilla voladora
indonezie:
tupai terbang
itale:
scoiattolo volante
japane:
ムササビ [むささび], モモンガ
latinece:
Pteromyinae Pteromyini
pole:
polatucha
ukraine:
летяга, літаюча білка

sukersciuro

ZOO Flugopova marsupiulo malgranda (korpe 16 ĝis 20 centimetrojn longa) vivanta en norda kaj orienta Aŭstralio, Novgvineo, Tasmanio; specio Petaurus breviceps: mi havas hejmbestojn: fiŝojn, kuniklon, kaj suker-sciuron [3].
3. T. Sankaro: hejmpaĝo, 2006-01-02
angle:
sugar glider
ĉine:
蜜袋鼯 [mìdàiwú]
france:
sugar glider
germane:
Kurzkopfgleitbeutler
hispane:
falangero del azúcar, petauro del azúcar
itale:
petauro dello zucchero
latinece:
Petaurus breviceps
nederlande:
suikereekhoorn
pole:
lotopałanka karłowata

administraj notoj