9ronĝ/i PIV1 , rod/i PV (malofte)

9ronĝi, rodi

(tr)
Mordeti, manĝi per malgrandaj pecetoj: li havos en si la punon, la ronĝantan vermon, kiu rifuzos morti tra nekalkulebla tempo [1]; ĉevaloj […] vintre, malsategaj, […] ronĝas la arboŝelojn [2]; (figure) skrupulo […], kiu ronĝas kaj raspas mian konsciencon [3].
angle:
 gnaw, nibble
beloruse:
 грызьці
france:
 ronger
germane:
 nagen
hispane:
 roer
hungare:
 rág
katalune:
 rosegar, corroir
nederlande:
 knagen
perse:
 جویدن
pole:
 obgryzać, podgryzać, chrupać, gryźć
portugale:
 roer, mordiscar
ruse:
 грызть
ukraine:
 гризти, обгризати, точити, роз’їдати, підточувати

ronĝulo

Iu el ronĝuloj.
beloruse:
 грызун

9ronĝuloj PIV1 , roduloj PV

ZOO Ordo de mamuloj (Rodentia), havanta en ĉiu makzelo po du ĉizilspecajn incizivojn: fontoj de infektiĝo estas ronĝuloj [4]; turfalkoj ĉasas ronĝuletojn, gvatante ilin dum senmova restado en la aero kun vibrantaj flugiloj [5]; malgrandaj roduloj faras tiujn altajn pepajn sonojn [6].
4. Monato, Vladimir Lemelev: Damokla glavo super la homaro, 2004
5. Monato, Thierry Tailhades: Erariga foto (2), 2012
6. Vikipedio, Strigoformaj birdoj
angle:
 rodents
beloruse:
 грызуны
france:
 rongeurs
germane:
 Nagetiere
hispane:
 roedores (clase animal)
hungare:
 rágcsálók
katalune:
 rosegadors
latinece:
Rodentia
nederlande:
 knaagdieren
perse:
 جوندگان
pole:
 gryzonie
ruse:
 грызуны (отряд)
ukraine:
 гризуни

ĉirkaŭronĝi

(tr)
Ronĝi ĉe la ĉirkaŭo: el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto [7].
beloruse:
 абгрызаць
germane:
 abnagen
pole:
 obgryzać
ruse:
 обгрызть, обгрызать

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.