retrokupl/i PIV1
retrokupli
(tr)
Intence aŭ nevole
kupli
partojn de sistemo tiel, ke iom el ĝia eliĝaĵo estas ree
enigata al la sistemo.
- angle:
- give/create feedback
- beloruse:
- наладжваць адваротную сувязь
- ĉine:
- 反饋 [fǎnkuì], 反馈 [fǎnkuì]
- germane:
- rückmelden, rückkoppeln
- hungare:
- visszacsatol
- katalune:
- realimentar, operar retroactivament
- nederlande:
- terugkoppelen
- pole:
- tworzyć sieć powrotną
- portugale:
- realimentar
- rumane:
- creați o plasă de returnare
- ruse:
- устроить обратную связь
retrokuplo
- 1.
Funkciado de sistemo kies eligo estas retrokuplita kun la
enigo; la signalo tiel transigata:
fortiga, malfortiga retrokuplo;
tiel nomata varmdoma (aŭ forceja) efiko de CO2 estas […] konata de
pli ol cent jaroj, la detaloj kun la multaj kontribuoj kaj kelkaj
kontraŭagantoj, retrokuploj, nestabilecoj, prokrastotempoj kaj regionaj
diferencoj estas komplikaj
[1].
kibernetiko- 2.
- (figure)
Kritiko pozitiva aŭ
negativa celanta adapton de la konduto de tiel kritikato:
ili povas elturniĝi fabrikante vortojn laŭ la riĉaj vortfaraj reguloj, […]
bazitajn sur siaj individuaj (plur)lingvaj spertoj, sed mankas la apogo kaj retrokuplo de aliaj
lingvo-uzantoj
[2];
la alta valoro allogos pli multajn homojn lerni ĝin, tiu pozitiva retrokuplo formos
la fenomenon de neĝbulo
[3].
juĝo,
resonado,
resonanco2,
retrospektivo,
stimulo
1.
Monato, Werner Fuß: Nekontentiga progreso en
klimatopolitiko, 2011
2. Monato, Guido Van Damme: Monato: Ĉu vi kapablas paroli pri hejmaj aferoj, 11 junio 2001
3. , LEE Chong-Yeong kaj LIU Haitao: Aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, pp 70
2. Monato, Guido Van Damme: Monato: Ĉu vi kapablas paroli pri hejmaj aferoj, 11 junio 2001
3. , LEE Chong-Yeong kaj LIU Haitao: Aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, pp 70
- angle:
- feedback
- beloruse:
- адваротная сувязь
- ĉeĥe:
- zpětná vazba
- ĉine:
- 回饋 [huíkuì], 回馈 [huíkuì], 反饋 [fǎnkuì], 反馈 [fǎnkuì]
- france:
- rétroaction, contre-réaction
- germane:
- Feedback 1. Rückkopplung, Rückeinspeisung, Rückführung 2. Rückmeldung, Anregung
- hungare:
- visszacsatolás
- japane:
- フィードバック, 帰還 [きかん]
- katalune:
- realimentació, retroacció
- nederlande:
- terugkoppeling
- pole:
- sprzężenie zwrotne
- rumane:
- efect retroactiv
- ruse:
- обратная связь
- slovake:
- spätná väzba