kibernetik/o PIV2 , cibernetik/o SPV

kibernetiko, cibernetiko

SCI Scienco pri agokapablaj aŭ memregaj sistemoj kaj arto krei tiajn sistemojn: la sanmarina Instituto pri Kibernetiko [1]; la nova komputik-kibernetika revolucio ŝanĝas filozofiojn, celojn, politikon kaj la ekonomian sistemon [2]; povas esti, ke ni staras sur la sojlo de nova socia revolucio jam heroldita de la konkeroj de la nuklea scienco kaj de la cibernetiko [3]. VD:aŭtomato, komputilo, roboto
1. H. G. Frank: Historieto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, 1985
2. Monato, Zlatko Tišljar: Survoje al alia mondo, 2006
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
кібэрнэтыка
ĉeĥe:
kybernetika
ĉine:
控制論 [kòngzhìlùn]
france:
cybernétique
germane:
Kybernetik
japane:
サイバネティックス
nederlande:
cybernetica, stuurkunde
perse:
فرمان‌شناسی، سیبرنتیک
pole:
cybernetyka
rumane:
cibernetică
slovake:
kybernetika
ukraine:
кібернетика

kibernetikisto

Fakulo pri kibernetiko: diskutata estas ankaŭ propono de itala kibernetikisto Silvio Ceccato konstrui internacian helplingvon per kibernetikaj metodoj [4]
4. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, ĉapitro 2a
beloruse:
кібэрнэтык
france:
cybernéticien
germane:
Kybernetiker
nederlande:
cyberneticus
perse:
فرمان‌شناس، متخصص سیبرنتیک
pole:
cybernetyk

administraj notoj