Psiĥ/o PIV2 , Psiĥe/o

Psiĥo, Psiĥeo

MIT Figuro el antikva libro Metamorfozoj, tre bela reĝidino, en kiun enamiĝis la dio de amo kaj kiu fine akceptiĝas inter la nemorteblaj dioj: en la helena romia mitologio, Psiĥo [...] (greklingve ψυχή) estas personigo de la homa animo, la greka vorto ankaŭ signifas "papilio", kaj Psiĥon foje artistoj bildigas kiel junan virinon kun papiliaj flugiloj [1]. Lafonteno uzis kiel temon la faman rakonton pri Amoro kaj Psiĥeo el la romano de Roma verkisto Lucius Apulejus „Pri ora azeno“ [2]. Lia (de Vl. Ĥodaseviĉ) romantikismo kaj liriko plej tuŝas nin en lia poemo „Al Psiĥeo“ [3]; Psiĥo donis al la aglo la pelvon, tiu prenis ĝin per la beko, [...el] inter la makzeloj de la teruraj drakoj […] prenis akvon kaj reflugis al Psiĥo [4]. HOM:psiko, psiĥo (menso)
Rim.: La neevitebla ambigueco kun la biologia-medicina psi[kĥ]o rompas la ĉarmon de la „romantikisma kaj lirika“ mita figuro, kaj faras la NPIV-an formon malkonvena por beletro (krom eble por parodia efekto). La akcenta /e/ (responda al la egale akcenta greka finaĵo kaj diversmanniere konservata en la formoj nacilingvaj) sufiĉe klare diferencigas la mitan nomon kaj helpas rekoneblon. [Sergio Pokrovskij]
1. Vikipedio, Psiĥo
2. A.S. Puŝkin, tr. N.Nekrasov: Eŭgeno Onegin, SAT, 1931. Noto pri 3:29.
3. Mondliteratura observo, Literatura mondo, 1923, n‑ro 2 (5), p. 39.
4. Esperanta Retradio 2017, Eroso kaj psiĥo (1)
angle:
Psyche
beloruse:
Псыхея
france:
Psyché
germane:
Psyche
japane:
プシュケー
malnovgreke:
ψυχή
nederlande:
Psyche
pole:
Psyche (mitologia)
rumane:
Psyche
ruse:
Психея
ukraine:
Псіхея, Псіхе (втілення душі, дихання)

administraj notoj