psikopati/o PIV1

psikopatio

(malofte)
MEDPSI Mensmalsano: alkohola psikopatio [1]; en iuj jam nesocialaj personecoj alkoholo kaŭzas psikan maldiferenciĝon […], kiu asimiliĝas al psikopatio, t.e. al karaktera deformiĝo [2]; Richard von Krafft-Ebing surbaze de kelkaj literaturaj verkoj de Sacher-Masoch […] nocion „masoĥismo“ unuafoje enkondukis en 1886 en sia libro pri seksa psikopatio [3].
1. Alkoholo kaj krimfarado , eventoj.hu
2. T. Carlevaro: Alkoholo kaj krimfarado, Scienca Revuo, 1988:3 (155), p. 65a-73a
3. Vikipedio, artikolo „Leopold von Sacher-Masoch“, 2009-05-30
angle:
psychopathy
beloruse:
псыхапатыя, псыхічнае разладзьдзе, псыхічная хвароба
ĉine:
精神病 [jīngshénbìng], 精神疗法 [jīngshénliáofǎ], 精神療法 [jīngshénliáofǎ]
germane:
Psychopathie
katalune:
psicopatia
nederlande:
psychopathie
pole:
psychopatia
rumane:
psihopatie
ukraine:
психопатія, душевний розлад

administraj notoj