pretori/o PVEF
pretorio


- 1.
- Pretorejo: la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton [1]; miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke [2].
- 2.
- La imperiestra gvardio en Romio: Tigellinus estis prefekto de la pretorio [3].
Rim.:
                           La latina etimo konfuzas multajn signifojn; en Esperanto
                           konvenas apartigi la signifon lokan
                           (pretorejo), el kiu
                           tamen ne deriveblas la signifo gvardia; la tradicia formo
                           „pretoriano“
                           neprigas krome la apartan vorton
                           pretorio2.
                           [Sergio Pokrovskij]
                           
 Pretorio (ĉefurbo)
Pretorio (ĉefurbo)1.
                           
                           La Nova Testamento, Marko 15:16
2. La Nova Testamento, Filipianoj 1:13
3. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 49a
                  2. La Nova Testamento, Filipianoj 1:13
3. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 49a
- angle:
- praetoria 1. praetorium 2. praetorian guard (individual)
- germane:
- Prätorium
- latinece:
- prætorium
- pole:
- pretorium
- rumane:
- pretoriu
- ruse:
- преторий
- ukraine:
- преторій, преторіум
pretoriano


- 
                              Ano de pretorio2:
                              
                                 — ne cedu, dia: ni havas la pretorianojn
                                 [4];
                                 
                              
                                 [li] konstruigis apud muroj de Romo fortigitajn
                                 bivakojn por la
                                 pretorianoj
                                 [5].
                                 
                               liktoro liktoro
Rim.:
                           La PIV-oj uzas tiusence la vorton „pretorano“, kiu
                           estas nek gramatike ĝusta, nek bone atestita.
                           [Sergio Pokrovskij]
                           
                     4.
                           
                           H. Sienkiewicz, tr. Kabe: Quo vadis?, Internacia krestomatio, 1907
5. Vikipedio, Pretoriana gvardio
                  5. Vikipedio, Pretoriana gvardio
- angle:
- praetorian guard (collective)
- germane:
- Prätorianer
- latinece:
- prætorianus
- pole:
- pretorianin
- rumane:
- pretorian
- ruse:
- преторианец