liktor/o PIV1

liktoro

HIS Gardisto de altrangulo en antikva Romio, portanta vergofaskon kaj hakilon (kp fasko1.a) kiel signojn de punpovo: kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: forliberigu tiujn homojn [1]; kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn – amasoj da sklavoj [2]; antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj, dum malantaŭ ĉiuj sekvis malgranda trupo da gardistoj [3]; la liktoroj alportas al Bruto la korpojn de liaj filoj [4]. VD:korpogardisto, pretoriano
1. La Nova Testamento, La agoj 16:35
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
4. Vikipedio, artikolo „Jacques-Louis David“, 2008-04-22
beloruse:
ліктар
ĉeĥe:
liktor
france:
licteur
germane:
Liktor
latinece:
lictor
nederlande:
lictor
pole:
liktor
slovake:
liktor
ukraine:
ліктор

administraj notoj