poci/o PIV1

pocio

MED
Kuracilo likva, glutenda: [vi] enlitiĝos kaj englutos la pocion, kiun post momento mi sendos al vi [1]; penu […] enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio [2]; ĉu antaŭ la pendigo oni donis al ili la pocion [3]? oni [bezonus] magian pocion por kontraŭstari [4]; (figure) libero estas la plej granda iluzio […], dormiga pocio altrudita al la homaro de post prahistoriaj tempoj [5]. VD:dekoktaĵo, drogo, infuzaĵo, tinkturo2
angle:
potion
beloruse:
напітак (лекавы), зельле
ĉine:
药水 [yàoshuǐ], 藥水 [yàoshuǐ]
france:
potion
germane:
Heiltrank, Zaubertrank
ruse:
зелье

administraj notoj