*petrol/o

*petrolo

1.
MIN Minerala oleo, ekstraktata el nafto kun boltemperaturo inter 175 °C ĝis 325 °C kaj uzata precipe kiel brulaĵo por lampoj, hejtado, en eksplodaj kaj reakciaj motoroj ktp: ŝi aĉetis en la butiko […] malgrandan lampeton kaj iom da petrolo Marta ; dum vintro oni havos tro malmulte da hejtpetrolo [1]. VD:benzino, keroseno, vazelino
2.
(evitinde) Nafto: la homoj militis […] pro petrolo, karbo, pro ercoj [2]; la Klubo de Romo en la jaro 1972 prognozis ke la rezervoj de petrolo sufiĉos por 20 ĝis 50 jaroj [3]; de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas [4]; Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj. VD:ŝtonoleo
1. Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, Monato, 2007
2. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
3. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
4. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
angle:
1. petroleum
beloruse:
1. нафтапрадукт 2. нафта
bretone:
1. eoul-maen
ĉeĥe:
minerální olej, nafta, petrolej, ropa
ĉine:
石油 [shíyóu]
france:
pétrole 1. pétrole (lampant) 2. pétrole (brut)
germane:
1. Petroleum 2. Erdöl
hispane:
1. nafta
hungare:
kőolaj
japane:
石油 [せきゆ]
nederlande:
olie, petroleum
pole:
ropa naftowa
rumane:
petrol
ruse:
1. (очищенная) нефть, нефтепродукт
slovake:
nafta, petrolej, ropa
ukraine:
нафта, гас, нафтопродукт

Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj ManPol (OPEL)

EKON Organizaĵo, kiu celas kunordigi la politikon pri nafto en siaj membro-ŝtatoj: je la 10a de septembro 2000 la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj kunvenis en Vieno kaj decidis nur etkvante plialtigi la produktadon [5]; Niĝerio estas la plej granda nafto-produktanto en Afriko, kaj la sepa plej forta membro de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj [6].
5. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
6. Princo Henriko Oguinye: Malfeliĉan novjaron, Monato, 2012
angle:
Organisation of Petroleum Exporting Countries, OPEC
beloruse:
Арганізацыя краін-экспартэраў нафты, АПЭК
ĉine:
欧佩克 [Āupèikè], 歐佩克 [Āupèikè], 石油輸出國組織 [ShíyóuShūchūguóZǔzhī], 石油输出国组织 [ShíyóuShūchūguóZǔzhī]
france:
Organisation des Pays Exportateurs de Pétrole, OPEP
germane:
Organisation Erdöl exportierender Länder, OPEC
hungare:
Kőolajexportáló Országok Szervezete, OPEC
nederlande:
Organisatie van Olie-Exporterende Landen, OPEC
pole:
Organizacja Krajów Eksportujących Ropę Naftową (OPEC)
rumane:
Organizația Țărilor Exportatoare de Petrol (OPEC)
ruse:
Организация стран-экспортёров нефти, ОПЕК

administraj notoj