permanent/a PIV2
permanenta
(malofte)
-
Ne provizora:
permanenta parlamenta komisiono pri la konfesioj
[1];
Trockij estas konata pro aliaj elementoj de sia pensaro:
permanenta revolucio, malebena kaj kombiniĝa disvolviĝo
[2];
la POP-servilo devas havi permanentan konekton al la Interreto
[3];
kun iom da malfacilo li sukcesas permanente forpeli ŝin
[4];
la fundamenta doktrino de Ŝakja-munio estis la malpermanenteco de ĉio, la
malstabileco de ĉio, la fluanta, ŝanĝiĝanta karaktero de ĉio
[5];
li konigas al ni iun sperton, kiu markas permanente en lia memoro la etoson de tiu
lando
[6].
daŭra,
definitiva,
konstanta1,
kontinua,
persista,
senĉesa,
senhaltaRim.: Ordinare oni ne bezonas tiun maloftan vorton, sed povas diri daŭra aŭ konstanta membro, servo ktp. Se oni volas akcenti la neŝanĝeblan staton de io, oni diras anstataŭe definitiva ŝanĝo; findecidita, neŝanĝebla solvo ks. En iuj tre maloftaj kazoj oni volas doni certan nuancon al sia esprimo: alie ol konstanta premo, rapido, kiuj ne varias en sia grado, permanenta premo, rapido povas varii sed ne ĉesas ĉeesti. Tamen, en tiu okazo oni povus ekzemple diri senĉesa aŭ senhalta premo, rapido ktp. [Wolfram Diestel]
1.
Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, 2006
2. R. Dumain: Trockij Pravis!, Sennaciulo, 1990-09, numero 9a (1023), p. 79-80
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „POP“
4. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
5. Monato, Donald Broadribb: Priskribo tre bone farita, 2003
6. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
2. R. Dumain: Trockij Pravis!, Sennaciulo, 1990-09, numero 9a (1023), p. 79-80
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „POP“
4. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
5. Monato, Donald Broadribb: Priskribo tre bone farita, 2003
6. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
- angle:
- permanent, constant
- beloruse:
- нязьменны, пастаянны, сталы, пэрманэнтны
- ĉeĥe:
- neměnný, permanentní, stálý, trvalý
- ĉine:
- 常任 [chángrèn], 恆 [héng], 恒 [héng], 持久 [chíjiǔ], 永久性 [yǒngjiǔxìng], 永久 [yǒngjiǔ], 常住 [chángzhù]
- france:
- permanent
- germane:
- permanent, ständig
- katalune:
- permanent
- nederlande:
- permanent
- pole:
- permanentny, nieprzerwany
- rumane:
- permanent, neîntrerupt
- slovake:
- stály, trvalý
- ukraine:
- невпинний, безупинний, перманентний