*palac/o UV
*palaco
Granda luksa domego de reĝo,
regnestro, nobelo, riĉulo aŭ grava administracio;
kastelo2:
la reĝido […] forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo,
kie li edziĝis je ŝi
[1];
Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj
fidelaj regatoj
FK
;
ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel
[2];
la reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco
[3];
li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca,
palacestro de Tirca
[4];
ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica
oficisto deziris paroli kun la dukino
FK
;
la duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon
FK
;
vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco
Marta
;
en palaco loĝis rusa guberniestro
VivZam
;
rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo
PrV
;
(figure)
mi estis en la palaco de l' poezio, en la antaŭĉambro
DL
;
(figure)
geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
(feliĉe kaj komforte)
PrV
.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 7:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 7:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:9
- angle:
- palace
- beloruse:
- палац
- bretone:
- palez
- ĉeĥe:
- palác, zámek
- ĉine:
- 宫殿 [gōngdiàn], 宮殿 [gōngdiàn], 宫 [gōng], 宮 [gōng], 皇宫 [huánggōng], 皇宮 [huánggōng], 王宫 [wánggōng], 王宮 [wánggōng], 宫阙 [gōngquè], 宮闕 [gōngquè], 宫廷 [gōngtíng], 宮廷 [gōngtíng]
- france:
- palais
- germane:
- Palast, Schloss
- hebree:
- ארמון
- hinde:
- महल [mahal]
- hispane:
- palacio
- hungare:
- palota
- indonezie:
- istana
- japane:
- 宮殿 [きゅうでん], 御殿 [ごてん], 大邸宅 [だいていたく]
- katalune:
- palau
- nederlande:
- paleis
- pole:
- pałac
- portugale:
- palácio
- ruse:
- дворец
- slovake:
- palác, zámok
- svede:
- palats
- tibete:
- ཕོ་བྲང་
- ukraine:
- палац, хороми
palaceto
Granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ
riĉulo:
en la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la
vestiblo
[5];
parto de la reĝa palaceto kaj aro da atentemaj, ĝentilaj servistoj estis
metitaj je lia dispono
Iŝtar
;
nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis
kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj
BonaS-ino
la malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe
la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita
disde la trotuaro per punte gisita, fera krado
[6].
kastelo2,
vilao
- angle:
- mansion
- beloruse:
- палацык, асабняк
- ĉine:
- 府 [fǔ], 公館 [gōngguǎn], 公馆 [gōngguǎn], 宅第 [zháidì], 厦 [shà], 廈 [shà], 豪宅 [háozhái], 豪华别墅 [háohuábiéshù], 豪華別墅 [háohuábiéshù], 府第 [fǔdì], 府邸 [fǔdǐ]
- france:
- hôtel particulier
- germane:
- Villa, Herrenhaus, Schlösschen
- hungare:
- városi palota
- nederlande:
- herenhuis
- pole:
- pałacyk
- ruse:
- особняк